Nezo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nezo.
Nezo
Natura satelito de Neptuno (XIII)
Oficiala nomo Neptuno XIII[1]
Aliaj nomoj S/2003 N 1.
Historio
Dato de malkovro
Loko de malkovro
14-a de aŭgusto 2002[1]
Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo (Ĉilio)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 48 387 000 km[2]
Discentreco 0,495[2]
Klinangulo 132,6°[2] sur la ekliptiko
Periodo 9 737 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 60 km[2]
Maso
- Denso
~ 1,6 × 1017 kg
1,5 × 103 kg/m3
Rotacia periodo ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ ?
Albedo 0,04 hipoteze
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 24,6
Information icon.svg
vdr

Nezo estas la plej ekstera neregula satelito de Neptuno (laŭ la nunaj konoj). Ĝi havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 29-an de aŭgusto 2002, de Matthew J. Holman, John J. Kavelaars, Dan Milisavljevic kaj W. Fraser en la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo[3]. T. Grav revidis ĝin la 3-an de septembro 2002 per la Norda Optika Teleskopo de La Palma. Ĝi tiam ricevis la maldauran nomon S/2002 N 4.

Oni poste perdis ĝin, ĝis kiam Matthew Holman revidis ĝin en la Observatorio de Cerro Tololo la 19-an de aŭgusto 2003.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Nezo[4] (greke: Νησώ, Neso), unu el la kvindek nereidinoj, filinoj de Nereo kaj Doriso en la helena mitologio.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kun granda duonakso de 48 387 000 km, Nezo estas la plej ekstera satelito de Neptuno, kaj eĉ la plej ekstera natura satelito nun konata en la sunsistemo. Ĝia apoapsido estas 72 339 000 km (pli granda ol tiu de Merkuro) kaj ĝi laŭiras sian orbiton en 26 jaroj kaj 8 monatoj.

La proksimeco de ĝia orbito kun tiu de Psamato sugestas ke ambaŭ lunoj havus komunan devenon, Nezo kaj Psamato estus partoj de pli granda korpo diserigita.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Neptunian Satellite Fact Sheet kaj Neptune' Known Satellites (angle)
  3. IAUC 8213: S/2001 U 2, S/2002 N 4; C/2003 S4 (angle)
  4. IAUC 8802: P/2006 XG_16; Sats OF NEPTUNE; C/2006 P1 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]