Ngô Bảo Châu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ngô Bảo Châu
Persona informo
Ngô Bảo Châu
Naskiĝo 28-an de junio 1972 (1972-06-28) (51-jaraĝa)
en Hanojo
Etno vjetnamoj vd
Lingvoj vjetnama vd
Ŝtataneco VjetnamioFrancio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Universitato de Parizo-Sudo • Universitato de Parizo 6 • High School for Gifted Students, Hanoi University of Science vd
Profesio
Okupo matematikisto • profesoro vd
Laborkampo matematiko vd
Doktoreca konsilisto Gérard Laumon vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ngo Bao Chau (Ngô Bảo Châu) (naskiĝis la 26-an de junio 1972 en Hanoi[1]) estas vjetnama matematikisto ĉe la Universitato de Ĉikago. Li havas duoblan civitanecon de Vjetnamio kaj Francio.[2] Châu gajnis famon pro pruvo de la Fundamenta Lemo de teorio de aŭtomorfaj formoj, kiun proponis Robert Langlands kaj Diana Shelstad. La ĵurnalo Time elektis lian pruvon unu el la plej grandaj sciencaj malkovroj de la jaro 2009.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ngô Bảo Châu naskiĝis en 1972 kiel la sola filo en familio de intelektuloj en Hanojo, Vjetnamo. Lia patro, Ngô Huy Cẩn, estis profesoro pri fiziko en Vjetnama Nacia Instituto pri Mekaniko, kaj lia patrino, Trần Lưu Vân Hiền, estis profesoro-kuracisto en Hanoja malsanulejo.

Je la aĝo de 15 jaroj Châu eniris specialan klason pri matematiko en altlernejo de Vjetnama Nacia Universitato (Khối chuyên Tổng Hợp - Đại học Khoa Học Tự Nhiên Hà Nội[4]), iam konata kiel A0-klaso. En jaroj 11 kaj 12 de sia lerneja eduko, Châu partoprenis, laŭorde, la 29-an kaj 30-aj Internacian Matematikan Olimpiadon kaj iĝis la unua vjetnamano, kiu gajnis du orajn medalojn,[5] la unuan de kiu li gajnis kun perfekta rezulto (42 el 42).[6]

Post la altlernejo Châu prepariĝis por studo en Budapeŝto, sed post detruo de komunisma reĝimo Hungario ĉesis provizii stipendion por vjetnamaj studentoj.[7] Pro liaj gravaj rezultoj li ricevis inviton al Universitato Paris-6 (Université Pierre et Marie Curie), sed li anstataŭe ekstudis en prestiĝa École Normale Supérieure. En 1997 li atingis rangon de Ph.D de Universite Paris-Sud sub gvido de Gérard Laumon. Li iĝis membro de CNRS ĉe Universitato Paris-13, kie li laboris ekde 1998 ĝis 2005. Tie li habilitiĝis en 2003. En 2005 li iĝis profesoro de Universitato Paris-Sud-11. La samon jaron li ankaŭ ricevis titolon de profesoro en Vjetnamo, tiel iĝante la plej juna profesoro en Vjetnama historio (li aĝis 33).[6] Nun li laboras en Institute for Advanced Study, Princeton, Nov-Ĵerzejo kaj ankaŭ havas pozicion en Hanoja Institudo de Matematiko.[3] En 2010 li akceptis profesorecon en Universitato de Ĉikago kaj estas komenconta laboron ekde la 1-a de septembro.

En 2004 Châu kaj Laumon ricevis premion Clay Research Award por solvo de fundamenta lemo de teorio de aŭtomorfaj formoj, proponita far Robert Langlands, por kazo de unuopaj grupoj.[6]

Eventuale, Châu sukcesis pruvi ĝeneralan kazon de la lemo de Langlands en 2008,[6] per enkonduko de novaj metodoj en algebra geometrio. Nombroteoriisto Peter Sarnak skribis pri lia rezulto:

Citaĵo
 Estas kvazaŭ homoj estis laborantaj sur kontraŭa bordo de rivero, atendante, kiam iu metos tiun ĉi ponton. Kaj nun, subite, ĉies laboro sur alia bordo iĝas pruvita. 

[3]

Time elektis sukceson de Châu kiel unu el la plej gravaj sciencaj malkovroj de jaro 2009. En 19-a de aŭgusto 2010 Châu ricevis Fields-Medalon ĉe ICM 2010 en Hajderabado, Barato.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hương Giang. "'Nobel Toán học' đã xướng danh Ngô Bảo Châu", Báo Vietnamnet, 2010-08-19. Kontrolita 2010-08-19.
  2. Le congrès international des mathématiciens. Société Mathématique de France. Alirita 2010-07-07.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Top 10 Scientific Discoveries of 2009. Time magazine (2009-12-08). Arkivita el la originalo je 2013-08-26. Alirita 2010-08-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-26. Alirita 2010-08-22.
  4. Đại học Khoa Học Tự Nhiên Hà Nội. HUS-VNU official website. Alirita 2010-08-19.
  5. Ngô Bảo Châu. IMO's official website. Alirita 2009-10-12.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Ham Chau (2009-02-15). Ngô Bao Châu, sommité mondiale des maths (france). Le Courrier du Vietnam.
  7. Hàm Châu. "Ngô Bảo Châu, “bom tấn” và “trống đồng” trong toán học", Dân Trí, 2010-08-17. (vjetname)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]