Ngorongoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Ngorongoro
Ngorongoro.
Mapo de regiono Ngorongoro.
La plej alta punkto Mount Loolmalasin (3.648 m)
Kontinento Afriko
Ŝtatoj Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
v  d  r
Information icon.svg
Topografia mapo de Ngorongoro
Bestaro sur savano interne de kratero Ngorongoro

Ngorongoro estas ampleksa teritorio etendiĝanta inter muroj de grandega kaldero, la pramalnova estingiĝinta vulkano en la norda Tanzanio. La preciza situo de tiu ĉi "oka mirindaĵo de la mondo" estas 180 km okcidente de urbo Arusha. La fundo de kaldero situas en alteco 1800 m. En la kaldero kun areo 260 km² estas la plej granda koncentriĝo de libere vivantaj afrikaj bestoj. Vivas ĉi tie proksimume 30000 unuopuloj. La tuta ŝirmata regiono havas areon 8288 km²

Ŝirmo de la naturo[redakti | redakti fonton]

Regiono Ngorongoro estis proklamita kiel ŝirma teritorio en la jaro 1959 kaj en la sama jaro apartigita de Nacia parko Serengeti. La teritorio estis enskribita en la jaro 1979 en Mondan naturheredaĵon de Unesko. Tero en la ŝirma teritorio estas plurcela, kio estas en Tanzanio raraĵo. Estas ĉi tie kombinita severa ŝirmo de sovaĝbestoj kunigita kun ĉi tie vivanta loĝantaro. La eluzo de grundo estas direktata tiel, por ke oni preventu al negativaj efikoj por la bestaro. La kultivado de la grundo estas en Ngorongoro malpermesita.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La faŭno en kratero Ngorongoro estas tre riĉa kaj varia. Raraĵo inter pli grandaj bestoj estas nigra rinocero, kies statoj sinkis el proksimume 108 pecoj en la jaroj 1964 - 1966 al 11 - 14 pecoj en la jaro 1995, kaj hipopotamo, kiu estas en Tanzanio tre nekutima. Vivas ĉi tie ankaŭ multe da hufuloj: blua taŭrino (7000 pecoj en la jaro 1994), zebro (4000) gazelo (3000). En la kratero estas la plej densa populacio de leonoj (62 pecoj en la jaro 2001). Ĉerande de la kratero vivas leopardo, elefanto (42 pecoj en la jaro 1987 kaj 29 pecoj en la jaro 1992), bubaloj (4000 en la jaro 1994). Ni trovos ĉi tie ankaŭ ŝakalojn, gepardojn, hienojn.

La kratero[redakti | redakti fonton]

La karakteriza estas por Ngorongoro la kratero, kiu estas samtempe la plej granda nerompita vulkana kaldero en la mondo. La kratero kreiĝis, kiam la grandega vulkano eksplodis kaj detruiĝis proksimume antaŭ 2 milionoj da jaroj. La kratero estas 610 m profunda kaj la fundo havas areon 260 km².

Akvaro[redakti | redakti fonton]

Rivero Munge Stream deakvigas la krateron direkte al nordo de la kaldero, kie plu ĝi fluas en lagon Magadi. Tio estas sezona sala lago proksimume meze de la kratero. Rivero Lerai Stream deakvigas humidajn arbarojn direkte suden de la kaldero, ĝi vivtenigas tiel praarbaron Lerai situanta sur la fundo de kratero. Plua pli signifa akva fonto de la kratero estas Ngoitokitok Spring, situanta proksime de la orientaj deklivoj. Ĉi tie estas ankaŭ ekskursa loko malfermita por turistoj. Sur la fundo de kratero troviĝas multe da aliaj malgrandaj rojetoj, kiuj estas gravaj por la bestoj kaj la lokaj loĝantoj - masajoj, ĉefe en periodo de sekeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio