Nièvre
Nièvre (58) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Burgonjo |
Prefektejo : | Nevers |
Subprefektejoj : | Château-Chinon Clamecy Cosne-Cours-sur-Loire |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
228 969 loĝantoj 34 loĝantoj/km² |
Areo | 6 817 km² |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 32 |
Komunumoj | 312 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Marcel Charmant |
Situo en Francio | |
Nièvre estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Burgonjo. Ĝi etendiĝas sur 6 817 km² kaj enhavas 225 198 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Nevers.
La departemento tute enhavas 312 komunumojn.
Geografio
Nièvre havas landlimojn kun la departementoj Yonne, Côte-d'Or, Saône-et-Loire, Allier, Cher kaj Loiret.
Vino (Pouilly-Fumé AC)
Nièvre estas konata pro sia blanka vino Pouilly Fumé. La vinberejoj troviĝas en la malgrandaj vilaĝoj, inkluzive en Pouilly-Sur-Loire, kiu donis sian nomon, Tracy sur Loire, Boisgibault kaj Saint Andelain. La termino fumé signifas en la franca lingvo fumo kaj on diras, ke la nomo priskribas la fuman karakteron de ĉi tio vino. La sola permesita vinberspeco estas Sauvignon Blanc.