Niĝerkonga lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niĝer-kongaj lingvoj)
Grafikaĵo de la afrikaj lingvo-familioj. La Niger-Kongo-lingvoj (ruĝe kaj oranĝe) ene de la aliaj afrikaj lingvoj

La Niĝerkonga lingvaroKongo-kordofana lingvaro apartenas al la Kongo-Kordofana lingvofamilio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj: (1) Okcident-Atlantika - 20 mln, (2) Mandea - 24,6 mln, (3) Volta - 13,4 mln, (4) Kva - 63 mln, (5) Adamaua - 7 mln, (6) Benue-Kongo - 65,7 mln, (7) Niĝera, (8) Kameruna, (9) Bantua.

La Niĝerkonga lingvaro estas la lingvofamilio de popoloj, kiuj loĝas en vasta teritorio inter Atlantika kaj Hinda oceanoj, de Senegalo kaj Centrafrika Respubliko en nordo, ĝis Sudafrika Respubliko en sudo de la kontinento. Ĉi tiu grandega familio dividiĝas je du etnolingvaj grupoj (1) Kordofana kaj (2) Niĝero-Konga. En la unua grupo eniras preskaŭ la tuta loĝantaro de okcident-tropika, centra-tropika, orient-tropika kaj sudafrika regionoj. La dua grupo estas kompare malgranda kaj unuigas popolojn loĝantajn en Sudano. Totala kvanto: 306 mln. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):

LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Kordofana---0.57--0.57
Niĝerkonga-0.110.16304.710.13-305.11
Totalo-0.110.16305.280.13-305.68

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

La plej multnombraj etnoj kies lingvoj apartenas al la lingvaro, estas joruboj, julboj, iboj, njaruandoj, akanoj, rundoj, makuoj, kongoj kaj zuluoj.

La Niger-Kongo-lingvoj kaj iliaj subgrupoj
En Kameruno, Niĝerio kaj Benino koncentritaj:
nordokcidenta angulo de la bantu-regiono kaj la ceteraj Benue-Kongo-lingvoj

La Niger-Kongo-lingvoj - antaŭe nomataj niger-kordofanaj lingvoj - formas familion el preskaŭ 1.400 lingvoj parolataj de proksimume 400 milionoj da homoj en la okcidenta, centra, orienta kaj suda Afriko. La disvastiĝa regiono etendiĝas de la okcidenta pinto de Afriko ĉe Dakaro orienten ĝis Mombaso kaj suden ĝis Kaburbo.

La Niger-Kongo-grupo estas unu el la kvar de Joseph Greenberg establitaj lingvofamilioj en Afriko. La aliaj estas la afrikaziaj, la nilo-saharaj kaj la kojsan-lingvoj (superrigardo troviĝas en la artikolo listo de afrikaj etnoj). La Niger-Kongo-lingvoj limas en la nordokcidento kaj la ekstrema nordoriento al afrikaziaj, en la centra kaj orienta sudanregiono al nilosaharaj lingvoj. En la sudokcidento la kojsan-lingbvoj formas enklavon en la Niger-Kongo-regiono. La plej granda subgrupo de la Niger-Kongo-lingvoj estas la bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj en la suda parto de la Niger-Kongo-regiono de orientniĝerio ĝis Sudafriko (vidu la mapon).

Okcident-Atlantika subgrupo[redakti | redakti fonton]

FULBOJ

VOLOFOJ

  • Nomo: [f] Oulofs; [r] volof, uolof
  • Popolo en Senegalo (4,1 mln). Loĝas ankaŭ en Maŭritanio, Gambio, Malio k.a. Totala kvanto: 4,36 mln (1992).
  • Lingvo: volofa.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.

SEREROJ

  • Nomoj: [f] Serer
  • Popolo en Senegalo (1,32 mln, 1992) kaj Gambio (pli ol 10 mil).
  • Lingvo: serera. Konservas tradiciajn konfesojn.

Mandea subgrupo[redakti | redakti fonton]

BAMBAROJ

  • Nomoj: [f] Bambaras; [r] bambara, bamana
  • Popolo de grupo mandingo en Malio (2,7 mln), Ebur-Bordo, Gvineo, Gambio k.a. Totala kvanto: 3,49 mln (1992).
  • Lingvo: bamana.
  • Laŭ religio precipe muzulmanoj-sunaistoj, parto - konservas tradiciajn konfesojn.

MALINKOJ

MENDEOJ

  • Nomoj: [f] Mende; [r] mende
  • Popolo en oriento de Sieraleono (ĉ. 1, 32 mln, 1987) kaj ĉelimaj regionoj de Liberio (pli ol 10 mil).
  • Lingvo: de mandea grupo.
  • Plimulto estas de tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj protestantoj.

SUSUOJ

  • Nomoj: [m] soso; [f] Soussou; [r] susu
  • Popolo de mandinga grupo en Gvineo, Sieraleono; ĉirkaŭ 1,16 mln (1992).
  • Lingvo: susua.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

Volta subgrupo[redakti | redakti fonton]

MOREOJ

  • Nomoj: [m] mossi; [f] Mossis; [r] mosi
  • Popolo en Burkino (4,9 mln, 1992), Ganao (2,5 mln) kaj Ebur-Bordo (150 mil). Totala kvanto: 7,6 mln
  • Lingvo: de gura subfamilio.
  • Plimulto estas de tradiciaj konfesoj, parto - muzulmanoj-sunaistoj.

SENUFOJ

  • Nomoj: [f] Senoufos; [r] senufo
  • Popolo en Malio, Burkino kaj Ebur-Bordo; 3,8 mln (1992).
  • Lingvo: senufa.
  • Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.

Kvaa subgrupo[redakti | redakti fonton]

AKANOJ

  • Nomo: [f] Akans; [r] akani - Grupo de popoloj, ĉefloĝantoj de Ganao. Dividiĝas je multaj subgrupoj. Totala kvanto: 7,580 mil, inter ili en Ganao 76%, Ebur-Bordo 22%.
  • Lingvoj: de akana subgrupo de Kongo-Kordofana familio.
  • Apartenas al negra branĉo de negroida raso.

EVEOJ

  • Nomoj: [m] evegbe; [f] Eves; [r] eve
  • Popolo en Ganao (1,9 mln, 1992), Togolando (1,71 mln) kaj Niĝerio (50 mil).
  • Lingvo: evea. Proksima estas la Adja-gbe.
  • Tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.

IBOOJ

  • Nomo: [m] ibo; [f] Ibos; [r] igbo
  • Popolo en Niĝerio, konsistas el dekoj de subetnaj grupoj. Totala kvanto: 21,6 mln (1992).
  • Lingvo: iboa.
  • Kredantoj: kristanoj (protestantoj kaj katolikoj), parto de tradiciaj konfesoj.

IĜOJ

  • Nomo: [m] iĝau; [f] Idjo; [r] iĝo
  • Popolo en Niĝerio (2,15 mln). Totala kvanto: 2,17 mln (1992).
  • Lingvo: el la kvaa lingvaro.
  • Kredantoj: precipe kristanoj (protestantoj, parto - katolikoj).

JORUBOJ

  • Nomo: [f] Yorubas; [r] ioruba
  • Popolo Niĝerio (25,5 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Benino, Ganao, Togolando kaj aliaj afrikaj landoj. Ekzistas multaj subetnaj grupoj, parolantaj en diversaj lingvoj de Niĝera-Konga lingvogrupo. Totala kvanto: 26,2 mln (1992). Literatura
  • Lingvo: joruba (surbaze de ojoa dialekto).
  • Raso: negroida.
  • Laŭ religio kristanoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj adeptoj de tradiciaj konfesoj.

Adamaua subgrupo[redakti | redakti fonton]

AZANDEOJ

BANDOJ

Benuekonga subgrupo[redakti | redakti fonton]

KONGOJ

  • Nomo: [m] bakongo; [f] Congos; [r] kongo
  • Popolo de Bantua grupo, en Kongo (Kinŝasa) (6,6 mln) kaj najbaraj regionoj de Kongo (Brazavila) (1,23 mln) kaj Angolo (1,3 mln). Loĝas ankaŭ en Ugando, Gabono k.a. Totala kvanto: 9,2 mln (1987).
  • Lingvo: konga.
  • Kredantoj: precipe kristanoj (katolikoj, parto - protestantoj), estas ankaŭ adeptoj de tradiciaj kaj sinkretismaj kultoj.

LUBOJ

  • Nomoj: [m] baluba; [f] Louba; [r] luba
  • Popolo en Kongo (Kinŝasa) (7,1 mln). Loĝas ankaŭ en nordo de Zambio, en Tanzanio kaj Ruando. Totala kvanto: 7,15 mln (1992).
  • Lingvo: luba.
  • Kredantoj: precipe katolikoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj adeptoj de tradiciaj konfesoj.

RUANDANOJ

  • Nomoj: [m] njaruanda, banjaruanda; [f] Nyaruanda; [r] ruanda
  • Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Ruando (7,1 mln). Loĝas ankaŭ en Kongo (Kinŝasa) (pli ol 3,9 mln), Ugando (1,1 mln) k.a. Totala kvanto: 12,35 mln (1992).
  • Kredantoj: precipe katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.

KIKUJOJ

  • Nomo: [m] gikuju, agikuju; [f] Kikuyus; [r] kikuju
  • Popolo de Bantua grupo en Kenjo, 6 mln (1992).
  • Lingvo: kikuja.
  • Plimulto estas de tradiciaj konfesoj, parto - katolikoj kaj adeptoj de sinkretismaj kultoj.

ZULUOJ, Zulusoj

  • Nomo: [m] amazulu; [f] Zoulous; [r] zulu, zulusi
  • Popolo en Sud-Afriko. Loĝas ankaŭ en Lesoto, Mozambiko kaj Svazilando; 8,22 mln, inter ili en Sud-Afriko 7,9 mln (1992).
  • Lingvo: zulua.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ adeptoj de sinkretismaj kultoj.

Niĝera subgrupo[redakti | redakti fonton]

IBIBIOJ

  • Nomo: [m] agbiŝera; [f] Ibibios; [r] ibibio
  • Popolo en sudoriento de Niĝerio (6,75 mln). Totala kvanto: 6,77 mln (1992).
  • Lingvo: ibibia.
  • Laŭ religio - kristanoj, estas ankaŭ adeptoj de tradiciaj konfesoj.

TIVOJ

  • Nomoj: [m] munŝi; [f] Tiv; [r] tiv
  • Popolo en Niĝerio (2,7 mln, 1992) kaj Kameruno (300 mil).
  • Lingvo: tiva.
  • Plimulto konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.

Kameruna subgrupo[redakti | redakti fonton]

BAMILEKE

BUTE

Bantua subgrupo[redakti | redakti fonton]

BANTUOJ

  • Nomo: [f] Bantous; [r] bantu - grupo de negraj gentoj de Centra kaj Suda Afriko (Ruandoj, makuoj, ŝonoj, kongoj, malavoj, rundoj, zuluoj, kosoj k.a.), ĉirkaŭ 200 mln (1992).
  • Lingvoj: bantuaj.
  • Vaste dislokiĝis (de la 1 jarmilo a.K. ĝis XIX jc.), asimilantaj aborigenajn loĝantojn (pigmeoj, portantoj de koisanaj lingvoj).

BEMBOJ

  • Nomo: [f] Bembas; [r] bembe
  • Popolo de Bantua grupo en Zambio, loĝas ankaŭ en Kongo (Kinŝasa). Totala kvanto: 2,350 mil.
  • Lingvo: ĉibemba (kibemba).

CONGOJ

  • Nomoj: [m] batsonga; [f] Tsongas; [r] tsonga
  • Popolo de Bantua grupo en la sudo de Mozambiko (3,5 mln, 1992), en najbaraj regionoj de Sud-Afriko (1,4 mln) k.a. Totala kvanto: 5,3 mln
  • Lingvo: conga.
  • Parto - katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.

CVANOJ

  • Nomoj: [m] tsvana, cvana; [f] Tswanas; [r] tsvana, beĉuani
  • Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Bocvano, 1 mln (1992). Loĝas ankaŭ en najbaraj regionoj de Sud-Afriko (ĉ. 3,7 mln), en Zimbabvo kaj Namibio.
  • Lingvo: cvana.
  • Plimulto konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ kristanoj.

DUALOJ

  • Nomo: [m] divala, duela; [f] Doualas; [r] duala
  • Popolo de Bantua grupo en Kameruno; 1,4 mln (1992).
  • Konservas tradiciajn konfesojn, parto - katolikoj.

NJAMVEZOJ

  • Nomoj: [m] vanjamvezi; [f] Nyamwezi; [r] njamcezi
  • Popolo en Tanzanio. Kvanto: kun parencaj sukumoj kaj njaturoj 4,5 mln (1992).
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj (precipe katolikoj).

GANDOJ

  • Nomo: [m] baganda; [f] Ganda; [r] ganda
  • Popolo de Bantua grupo, en Ugando (3,25 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Tanzanio.
  • Laŭ religio precipe kristanoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj, parto - konservas tradiciajn konfesojn.

FANGOJ

  • Nomoj: [m] pangve, pahuin; [f] Fangs; [r] fangi - grupo de bantuaj popoloj (mem fangoj, jaundoj, mveloj k.a.) en Kameruno (2,53 mln), Gabono kaj Ekvatora Gvineo. Totala kvanto: 3,25 mln (1992).
  • Precipe adeptoj de tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj.

HEREROJ

  • Nomo: [m] ovagerero; [f] Herero; [r] gerero
  • Popolo de Bantua grupo en Namibio (200 mil), Angolo, Bocvano kaj Sud-Afriko. Totala kvanto: 270 mil (1992).
  • Laŭ religio parto - protestantoj, parto - konservas tradiciajn konfesojn.

KOSAOJ

  • Nomo: [m] amakosa; [f] Xosa, Kossa; [r] kosa, sudaj zuluoj, kofri
  • Popolo de Bantua grupo en Sud-Afriko; 7,39 mln (1992).
  • Lingvo: kosaa.
  • Kredantoj: kristanoj.

MAKUOJ

  • Nomoj: [m] vamakua; [f] Makoua; [r] makua
  • Popolo de Bantua grupo en Mozambiko (pli ol 6,9 mln, 1992), najbaraj regionoj de Malavio (pli ol 1,3 mln) kaj Tanzanio (300 mil).
  • Lingvo: makua.
  • Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj (precipe katolikoj).

MALAVOJ

  • Nomoj: [f] Malawi; [r] malavi - grupo de bantuaj popoloj, ĉefloĝantoj de Malavio (pli ol 6 mln). Loĝas ankaŭ en Mozambiko, Zambio k.a. Totala kvanto: 9,35 mln (1992).
  • Lingvo: malava.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj, muzulmanoj-sunaistoj kaj adeptoj de sinkretismaj kultoj.

OVAMBOJ

  • Nomoj: [m] ambo; [f] Owambo; [r] ovambo
  • Popolo de Bantua grupo en Namibio (750 mil, 1992) kaj Angolo (240 mil).
  • Kredantoj: kristanoj (precipe luteranoj).

OVIMBUNDOJ

  • Nomoj: [m] mbundu; [f] Ovimboundous; [r] ovimbundu
  • Popolo de Bantua grupo en Angolo; 3,7 mln (1992).
  • Kredantoj: katolikoj kaj protestantoj, parto - konservas tradiciajn konfesojn.

PEDIOJ

  • Nomoj: [m] bapedi; [f] Pedli; [r] pedi, nordaj sutoj
  • Popolo de Bantua grupo en Sud-Afriko kaj najbaraj regionoj de Zimbabvo kaj Bocvano. Kvanto: 2,85 mln (1987), inter ili en Sud-Afriko ĉirkaŭ 2,76 mln
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj, parto - kristanoj (protestantoj).

RUNDOJ

  • Nomoj: [m] barundi; [f] Rundi; [r] rundi
  • Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Burundio (4,5 mln). Loĝas ankaŭ en Kongo (Kinŝasa), Ugando kaj Ruando. Totala kvanto: 8 mln (1992).
  • Parto konservas tradiciajn konfesojn, parto - kristanoj (precipe katolikoj).

SUTOJ

  • Nomoj: [m] basuto; [f] Southos; [r] suto
  • Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Lesoto kaj najbaraj regionoj de Sud-Afriko. Kvanto: pli ol 4 mln (1992), inter ili en Sud-Afriko 2,44 mln, Lesoto 1,6 mln Loĝas ankaŭ en Bocvano.
  • Lingvo: suta.
  • Kredantoj: kristanoj, parto de tradiciaj konfesoj.

SVAHILOJ

  • Nomoj: [m] basuahila; [f] Souahelis; [r] suaĥili
  • Popolo de Bantua grupo en Tanzanio (2,06 mln), Mozambiko, Kongo (Kinŝasa) k.a. Totala kvanto: 2,4 mln (1992).
  • Lingvo: svahila.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

SVAZIOJ

  • Nomoj: [m] ama-svazi, ama-ngvane; [f] Swazi; [r] svazi
  • Popolo de Bantua grupo, ĉefloĝantoj de Svazilando (660 mil) kaj najbaraj regionoj de Sud-Afriko (1,2 mln). Loĝas ankaŭ en Mozambiko. Totala kvanto: 1,87 mln (1992).
  • Lingvo: svazia.
  • Konservas tradiciajn konfesojn, parto - baptistoj.

ŜONOJ

  • Nomoj: [m] maŝona; [f] Chona; [r] ŝona
  • Popolo de Bantua grupo en Zimbabvo (7,5 mln), Mozambiko (ĉ. 1 mln), Bocvano kaj Sud-Afriko. Totala kvanto: 8,68 mln (1992).
  • Lingvo: ŝona.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj.

TEMNOJ

  • Nomoj: [m] atemne; [f] Temne, Kissi; [r] temne
  • Popolo en Sieraleono; 1,55 mln (1992).
  • Lingvo: de Niĝero-kongola branĉo.
  • Plimulto estas de tradiciaj konfesoj.

TONGOJ

  • Nomoj: [f] Tongas; [r] tonga
  • Popolo de Bantua grupo en Zambio kaj Zimbabvo; 1,65 mln (1992).
  • Plimulto de kredantoj konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.

VENDOJ

  • Nomo: [m] bavenda; [f] Wenda; [r] venda
  • Popolo de Bantua grupo en Sud-Afriko (910 mil) kaj Zimbabvo (320 mil, 1992).
  • Kredantoj: precipe protestantoj, estas ankaŭ adeptoj de tradiciaj konfesoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]