Niĝera Delto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niĝerdelto)
Niĝera Delto
Regiono
riverdelto [+]

LandoNiĝerio
- koordinatoj5° 19′ 34″ N, 6° 28′ 15″ O (mapo)5.326116.47083Koordinatoj: 5° 19′ 34″ N, 6° 28′ 15″ O (mapo)


Niĝera Delto (Niĝerio)
Niĝera Delto (Niĝerio)
DEC
Niĝera Delto
Niĝera Delto

Map
Niĝera Delto
Vikimedia Komunejo:  Niger Delta [+]
vdr

La Niĝera Delto, nome delto de la rivero Niĝero en Niĝerio,[1] estas tre dense loĝata regiono foje nomata la Oleriveroj ĉar ĝi estis iam ĉefa produkta areo de palmoleo. La areo estis la Brita Olerivera Protektorato el 1885 ĝis 1893, kiam ĝi etendiĝis kaj iĝis la Niĝerborda Protektorato.

Vido de la Niĝera Delto el la spaco. Nordo estas maldekstre.

La Niĝera Delto, kiel estas nuntempe difinita oficiale fare de la niĝeria registaro, etendas al ĉirkaŭ 70,000 km² kaj konstituas 7.5% el la terareo de Niĝerio. Historie kaj kartografie, ĝi konsistas el nuntempa Bajelsa, Delta, kaj Rivera Ŝtatoj. En 2000, tamen, la reĝimo de Obasanjo inkludis la novajn entojn de Abia, Akwa-Ibom, Krosrivera, Edo, Imo kaj Ondo Ŝtatoj en la regiono. Ĉirkaŭ 31 milionoj da loĝantoj[2] el pli ol 40 etnaj grupoj kiaj la Bini, Efikoj, Ibibioj, Igboj, Anaangoj, Oronoj, Iĝavoj, Icekirioj, Isokoj, Urhoboj, Ukvuanioj, kaj Kalabarioj, estas inter la loĝantoj de la Niĝera Delto, kiuj parolas ĉirkaŭ 250 diversajn dialektojn.

La Niĝera Delto, kaj la "South South Zone" (sudsuda zono), kio inkludas la teritoriojn de Akwa Ibom Ŝtato, Bajelsa Ŝtato, Krosrivera Ŝtato, Delta Ŝtato, Edo Ŝtato kaj Rivera Ŝtato estas du diferencaj entoj. Dum la Niĝera Delto estas la ole-produkta (nun nafto-produkta) regiono, la Niĝeria Sudsudo estas geo-politika zono.

La delto estas nafto-riĉa regiono, kaj estis centro de internacia polemikaro pri detrua poluado kaj ekocido, kleptokratio (ĉefe dum la reĝimo de Abacha), kaj perforto kontraŭ la homaj rajtoj je kio la nederlanda entrepreno Royal Dutch Shell estis implikita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. Michael Hogan, "Niger River", in M. McGinley (ed.), Encyclopedia of Earth, Washington, DC: National Council for Science and Environment, 2013.
  2. CRS Report for Congress, Nigeria: Current Issues. Ĝidatigita en la 30a de januaro 2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

05° 19′ 34″ N 06° 28′ 15″ O / 5.32611 °N, 6.47083 °O / 5.32611; 6.47083 (mapo)