Niŝimura Koogecu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niŝimura Koogecu
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1883 (1883-04-23)
en Gubernio Ŝimane
Morto 2-an de aprilo 1973 (1973-04-02) (89-jaraĝa)
en Kameoka
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

NIŜIMURA Koogecu (japane 西村コーゲク, nun kutime latinliterigata per sistemo Hepburn Nishimura Kōgeku, n. 23-an de aprilo 1883 en Simane-ken – m. 2-an de aprilo 1973 en Kameoka) estis japana esperantisto, de 1930 membro de la Lingva Komitato kaj propagandisto de Oomoto.

Niŝimura estis esperantisto de 1923. Li estis estro de Eŭropa Centro de Universala Homama Asocio, Parizo kaj ĉefredaktoro de la esperantlingva organo de Oomoto ,Oomoto Internacia' (en 1934 en Kameoka). Li tradukis du verketojn de Deguĉi Onisaburo (Fundamento de animo kaj Klarigo de Kamigakari, ambaŭ 1926).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1928 (kompilinto): Sinjoro Laŭdata, dediĉaĵoj al s-ro Onisabro Deguĉi okaze de lia reliberiĝo [versaĵoj, prozo senditaj al S-ro O. Deguĉi de diverslandaj Esperantistoj], Kameoka 1928, 106 p.
  • 1925: ,Origino de Oomoto‘, sankta vivo de Nao Deguĉi. Ajabe 1925, 28 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]