Nižná Myšľa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Nižná Myšľa en Slovakio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Nižná Myšľa, hungare Alsómislye (alŝOmiŝje) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Nižná kaj alsó signifas: suba.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nižná Myšľa situas laŭ maldekstra bordo de Hernád, sub monto 840 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Trebišov-Košice. La lasta urbo troviĝas 14 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1270. En 1458 fortikaĵo de la husanoj okupiĝis fare de hungaroj. En 1678 Emeriko Thököly okupis ĝin. En 1910 loĝis en Alsómislye 1019 homoj, (836 slovakoj, 121 hungaroj, 8 germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Szepsi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Alsómislye rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Nižná Myšľa 1304 homoj, (1189 slovakoj, 104 ciganoj, 2 hungaroj kal aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]