Nižná Rybnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nižná Rybnica situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Nižná Rybnica (niĵna ribnica), hungare Alsóhalas (alŝOhalaŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Alsó-Ribnicze, post pro hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan nomon, kies signifo estas "suba fiŝa".

Situo[redakti | redakti fonton]

Nižná Rybnica situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Michalovce-Uĵhorodo. Sobrance troviĝas 2 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1333. En 1910 loĝis en Alsóhalas 375 da homoj, (275 slovakoj, 63 hungaroj, 29 rutenoj, 8 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Alsóhalas apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Nižná Rybnica 411 da homoj, (407 slovakoj, po 1 cigano kaj ukraino).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]