Nižná Slaná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nižná Slaná troviĝas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj

Nižná Slaná, hungare Alsósajó (alŝOŝajO), germane Nieder-Salz estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Nieder, alsó kaj nižná signifas: suba.

Situo

Nižná Slaná situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dobšiná-Rožňava. La lasta troviĝas 14 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1363 en formo "Sayow". La husanoj apude konstruis fortikaĵon en la 15-a jarcento, kiun en 1459 armeo de Matiaso la 1-a malkonstruis. En 1828 oni komputis 74 domojn kaj 602 homojn. Setlejo por minado de fero kaj iom da hidrargo formiĝis en 1868, kiu estas nun la plej lasta ferominejo en Slovakio. En 1910 loĝis en Alsósajó 594 da homoj, (494 slovakoj, 70 hungaroj, 22 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Nižná Slaná 1186 da homoj, (1071 slovakoj, 65 ciganoj, 8 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj