Ni faru!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ni faru!
estone: Teeme ära!, angle: Let's do it!
organizaĵo
Komenco 2008, fondinto Rainer Nõlvak
Lando(j) Estonio vd
Sidejo Talino
Tipo Ne-registara organizaĵo,
ekologia movado
Celo purigo de natura medio
Agareo

113 regnoj (2016)

Fondinto(j) Rainer Nõlvak vd
Retejo http://www.letsdoitworld.org/
vdr

Ni faru! (estone Teeme ära!, angle Let's do it!) aŭ Ni faru! Mondo (estone Teeme ära! Maailm, angle Let's do it! World) estas tutmonda movado, kiu proponas al homoj partopreni en diversaj lokaj, regionaj kaj regnaj aranĝoj por purigi sian ĉirkaŭan naturan medion de rubo. “Ni faru!” naskiĝis en Estonio en 2008.

Krom ceteraj projektoj, la movado iniciatis Mondan Tagon de purigo. Ĝi ordinare okazas en septembro ĉiujare. En 2018 ĝi estis en la 15-a de septembro.

La movado estas akreditita membro de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rainer Nõlvak, la iniciatinto de Ni faru!
Ni faru! Mediteraneo en Kipro, 2014

La 3-an de majo 2008 okazis tutlanda aranĝo en Estonio por purigi la regnon de rubo. Oni purigis la tutan Estonion de neleĝaj rubejoj. En la aranĝo partoprenis pli ol 50000 volontuloj, tio estas ĉirkaŭ 4% da loĝantoj de la lando. Oni kolektis 10000 tunojn da rubo.[1] Rainer Nõlvak kaj aliaj organizintoj bone preparis anticipe la loĝistikan projekton de la aranĝo. Ekde la antaŭa, 2007 jaro ili faris mapon, en kiu indikis pli ol 40000 amasojn da rubo.[2] Tiu sukceso de la aranĝo inspiris multajn homojn, kaj la movado disvastiĝis en aliaj regnoj. Jam en 2008 la aranĝo okazis ankaŭ en najbaraj Litovio[3] kaj Latvio[4]. Antaŭ la fino de 2011 pli ol 2,5 milionoj da homoj partoprenis en “Ni faru!” en 16 regnoj: Estonio, Barato, Slovenio, Serbio, Finnlando, Rumanio, Latvio, Litovio, Portugalio, Bulgario, Moldavio, Ukrainio, Kamboĝo, Rusio, Hungario, Brazilo.[5]

En 2011 la movado lanĉis novan aferon, nomita “Ni faru! Mondo” (angle “Let's do it! World”), kiu celis popularigi tutmondajn aranĝojn por purigo de la 24-a de marto 2012 ĝis la 15-a de septembro 2012. Post la sukceso de la projekto “Monda Purigo 2012” (angle “World Cleanup 2012”) la sekvonta granda celo estas “Monda Purigo 2018”.

En 2016 estis pli ol 15 milionoj da volontuloj en 113 regnoj.[6]

Aperis programoj por poŝtelefonoj por enmapigi neleĝajn rubejojn.

Monda Purigo 2012[redakti | redakti fonton]

Ni faru! en Afganio, 2015

En 2012, de la 24-a de marto 2012 ĝis la 15-a de septembro, en la tuta mondo okazis vico de aranĝoj, en kiuj partoprenis milionoj da volontuloj el 96 regnoj. La 24-a de marto sloveniaj kaj portugaliaj volontuloj komencigis ĝin.[7]

Organizantoj de la tutmonda aranĝo Ni faru! okazigis seminariojn kaj regionajn renkontiĝojn por dividi sperton kun lokaj grupoj. Ĉiu loka grupo aŭ organizaĵo gvidis la aranĝon en sia lando.[8]

Antaŭ 2018[redakti | redakti fonton]

Ni faru! en Ukrainio, 2015

Post la sukcesa projekto Monda Purigo 2012 aperis pli grandiozaj celoj. Dum konferenco de Ni faru!, kiu okazis dum 6-9 de februaro 2014 en Priŝtino, Kosovo, oni decidis, ke la ĉefa celo de la movado estas purigi la mondon de rubo kaj poste konservi la planedon pura. Por atingi tion oni starigis grandiozan celon: partoprenigi en la purigo ĝis 2018 380 milionoj da homoj. Tio estas ĉirkaŭ 5% da monda loĝantaro. Laŭ Ni faru! estas kvanto sufiĉa por fari longdaŭrajn ŝanĝojn.

Plej amasaj (unutagaj) aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Regno Kvanto da
partoprenintoj
Procento de
la regna loĝantaro
1 2012 Slovenio 289000 14%
2 2013 Bulgario 375000 13,9%
3 2012 Latvio 210000 10%
4 2015 Litovio 250000 8,6%
5 2013 Kosovo 132000 7%
6 2013 Albanio 147000 5,25%

En 2015 en Ukrinio pli ol 500000 homoj partoprenis en aranĝoj de Ni faru! en la tuta regno.

Monda Tago de purigo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda Tago de purigo.

Ĉirkaŭ 15 milionoj da homoj en 157 regnoj partoprenis en la unua Monda Tago de purigo, kiu okazis en 15-a de septembro 2018. La sekva Monda Tago de purigo estis planita por 21-a de septembro 2019.[9]

Regnaj teamoj[redakti | redakti fonton]

Ni faru! en Francio, 2015

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]