Ni fosu nian sulkon!
Aspekto
«Ni fosu nian sulkon!» estas devizo proklamita ĉefe de Théophile Cart; ĝi aperis sur multaj presaĵoj en la jaroj sekvintaj la Ido-skismon. Ĝi estas prenita el malnova franca fabelo (legu en la «Vortoj de Profesoro Cart», p. 37), laŭ kiu pli utilas uzi la ilon, ol diskuti pri ĝiaj ecoj.