Niagara Falls (Novjorkio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Niagara Falls (Ontario).
Niagara Falls
La urbo Niagara Falls. En la malfono la akvofaloj, American Falls maldekstre kaj Bridal Veil Falls dekstre
La urbo Niagara Falls. En la malfono la akvofaloj, American Falls maldekstre kaj Bridal Veil Falls dekstre
La urbo Niagara Falls. En la malfono la akvofaloj, American Falls maldekstre kaj Bridal Veil Falls dekstre
urbo de Usono • limurbo • urbo en Nov-Jorkio
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Nov-Jorkio
Kantono kantono Niagara
Poŝtkodo 14301–14305 • 14301 • 14303
Telefonkodo 607
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 48 671  (2020) [+]
Loĝdenso 1 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 6′ N, 79° 1′ U (mapo)43.093889-79.016944Koordinatoj: 43° 6′ N, 79° 1′ U (mapo) [+]
Alto 187 m [+]
Areo 43,58 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Niagara Falls (New York)
Niagara Falls (New York)
DEC
Niagara Falls
Niagara Falls
Lokigo de New York en Usono
Situo de Niagara Falls
Niagara Falls (Usono)
Niagara Falls (Usono)
DEC
Niagara Falls
Niagara Falls
Situo de Niagara Falls

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Niagara Falls, New York [+]
vdr

Niagara Falls ([najagra falz]) estas urbo en la Kantono Niagara, Novjorkio, Usono. Laŭ la usona censo la loĝantaro de la urbo en 2020 estis 48 671, en 2010 50 193, ambaŭfoje malkresko de la jaro 2000 kiam ĝi havis 55 593 loĝantojn. Ĝi estas ĉe la Rivero Niagara, trans kiu estas la urbo Niagara Falls, Ontario; ambaŭ estas nomataj pro la fama Niagara Akvofalaro, ĉe kiu ili kunestas. La urbo estas en la metropola statistika regiono Bufalo-Niagara Falls kaj estas ĉirkaŭ 24 kilometrojn de Bufalo.

Kiam eŭropanoj iris al la areo en 1626 la loĝantoj estis la irokezlingvana neŭtrala ligo; en 1651 la irokeza ligo atakis ilin kaj la senekoj ekloĝis en la teritorio. Francaj koloniistoj fondis la fortikaĵon Niagara en 1726 proksime en la areo de la hodiaŭa vilaĝo Youngstown, Novjorkio; la britoj ekposedis la fortikaĵon en 1759 dum la franc-brita indiana milito sed post la usona revolucio cedis la teritorion orientan de la rivero Niagara al la nova ŝtato laŭ la traktato de Parizo. Pro la traktato de Arbego en 1797 la senekoj devis formale cedi sian teritorion al Usono, retenante dek rezervejojn.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj sciencistoj kaj negociistoj komencis utiligi la akvoenergion de la rivero Niagara kaj la urbo altiris fabrikojn kaj aliajn firmaojn, kiuj estis allogitaj de la promeso de malmultekosta elektra povumo. En 1892 la urbo kunfandiĝis el la vilaĝoj Manchester kaj Suspension Bridge. En 1927 la urbo aneksis la vilaĝon La Salle. La industrio kreskis en la urbo ĝis la 1960-aj jaroj kiam la urbo kaj regiono spertis ekonomian deklinon koheran kun la cetero de la Rusta Zono, fabrikoj eliris kaj riĉaj familioj moviĝis al la proksimaj antaŭurboj. Tutmondiĝo grande rolis en la malkresko de fabrikado en la urbo.

Malgraŭ la industria malkresko, la ŝtata parko Niagara Falls kaj urbcentra areo plej proksima al la akvofalaro daŭre bonfartas pro turismo. La loĝantaro, tamen, daŭre malkreskis el sia kulmina nivelo en la 1960-aj jaroj, 102 394 homoj, pro la perdo de fabrika laboro en la areo.

Totes McGoats[redakti | redakti fonton]

Totes McGoats [TOŬC miGOŬC] estas la ekologia maskoto de Niagara Falls, Novjorkio. Homo kun strange timiga kapra masko, ĝi nacie famiĝis en 2015 kiel la maskoto de la recikliga programo de la urbo.[1][2][3][4]

Malimponaj recikligaj statistikaĵoj pri la urbo inspiris la urbon trovi manieron plibonigi sian kvar-elcentan reciklig-oftecon, tiam la plej malbona en Okcidenta Novjorkio laŭ la ĵurnalo Investigative Post.[5] Responde, la maskoton inventis Brook D'Angelo, kunordiganto de la teamo por la edukado kaj la eldevigado de leĝoj pri solida rubo, kiel maniero plioftigi recikligadon.[6]

La maskoto evoluis al interreta memeo kaj estis komparita kun aliaj promociaj kampanjoj, kiaj Smokey Bear kaj Woodsy Owl.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 'Totes McGoats' is a Recycling Superstar - NBC News. Alirita 2015-10-17.
  2. Basu, Tanya, "This Terrifying Recycling Mascot is Named Totes McGoats". Kontrolita 2015-10-17.
  3. This Mascot's Name Is Totes McGoats, And He's Here To Terrify Children Into Recycling. Alirita 2015-10-17.
  4. 3 creepy landmarks around Niagara Falls. Arkivita el la originalo je 2017-07-05. Alirita 2015-10-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-05. Alirita 2017-04-22.
  5. . Subpar recycling effort in suburbs (27-a de majo 2014). Alirita 2015-10-17.
  6. . How Totes McGoats came to Internet stardom - The Buffalo News (17-a de oktobro 2015). Alirita 2015-10-17.
  7. . 'Totes McGoats' is the New Face of Niagara Falls Recycling (14-a de oktobro 2015). Alirita 2015-10-17.