Nicholas Ostler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicholas Ostler
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1952 (1952-05-20) (71-jaraĝa)
en Bath
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo lingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicholas Ostler estas brita klerulo kaj aŭtoro. En 2005 eldoniĝis lia libro Imperioj de la Vorto: Lingva Historio de la Mondo, kiu dokumentas la disvastiĝon de lingvoj tra la homa historio.

Ostler studis ĉe la Universitato de Oxford, kie li ekzameniĝis pri la greka, la latina, filozofio kaj ekonomio. Li poste studis ĉe Noam Chomsky en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kie li doktoriĝis pri lingvistiko kaj Sanskrito.

Li estas la nuntempa prezidanto de la Fondaĵo por Minacataj Lingvoj; li vivas en Bath, Anglio.

Ostler iugrade scias 26 malsamajn lingvojn - la lingvoj, kies tekstojn li uzis ekzemple por siaj libroj, kiel li klarigas en la libro La lasta Lingua Franca.[1]

Libro La lasta Lingua Franca: La angla ĝis la reveno de Babelo (2010)[redakti | redakti fonton]

La libro prognozas ke la angla iom post iom perdos sian internacian funkcion. Resumon Ostler donas en intervjuo kun la gazeto The Guardian: "La angla progresas nuntempe, progreso kiu verŝajne estas sen precedenco en la monda historio. Sed la monda historio estas plena je lingvoj, kiuj dominis por iom da tempo, sed ne plu ekzistas tro multaj de ili nun. Do la esenca ideo estas vidi, kio okazis al ili, kaj vidi, ĉu tio povus eble esti signifa por la situacio de la angla, kiu estas la lingua franca de la mondo hodiaŭ."[2] Li substrekas la diferencon inter la akirado de la angla kiel gepatra lingvo kaj kiel poste lernata lingvo, lingua franca. Do, li asertas ke la simpligita versio de la angla, Globish, restos tiel longe, kiel oni bezonas ĝin; sed, ĉar ĝi ne estas adoptita kiel gepatra lingvo, ĝi ne transiras al la statuso kiel unua bazo, la esenca unua bazo por la longtempa travivo de lingvo.[3]

Libro Imperio de la vortoj (2005)[redakti | redakti fonton]

El la antaŭparolo de Nicholas Ostler al la verko (laŭ la ĉeĥa traduko):

„Sen la funkcio de lingvo la homa pensado estas neebla, sed ekzisto de pura, nediferenciga lingvo estas nura fantazio de filozofoj. Ĉiu lingvo ekzistas ankaŭ en lokaj variantoj. Ne la regantoj, ŝtatoj kaj ilia milita aŭ ekonomia potencoj decidas pri la kreado de la historio de la mondo. Lingvo estas ligilo de ĉiu homa socio, en kiu ĝi prezentas bazon de la komunikado, sed samtempe ankaŭ esprimilon kaj fonton de iloj, kiuj ebligas konservi kaj plue transdoni spertojn. Ĝi estas viva organo konstante ŝanĝiĝanta.“

Sur pli ol 600 paĝoj la aŭtoro prezentas eminentan rigardon al la evoluo, kresko kaj malapero de konataj kaj eĉ malpli konataj lingvoj ekde la komenco de la historio. El ĉi tiu perspektivo li deduktas kaj proponas eblan prognozon por ili. Rigardante tiel la estonteco de la ekspansio de la angla lingvo aspektas malhele - per similaj vortoj profetas la brito Ostler.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li proponas prognozon nur pri la ĝis nun vaste uzataj lingvoj kaj pri ilia nuna funkcio kiel lingua franca. La evoluon de estontaj pontlingvoj, kiujn pritraktas la nova faka branĉo interlingvistiko, li ne tuŝas; li eĉ ne mencias novajn planlingvojn kaj la semiotikan pritrakton de la lingvoj li lasas al Umberto Eco.

En la tuta verko estas mallonga mencio nur pri unu nova planlingvo, pri Esperanto. Tute marĝene li mencias ĝin en sia pritakso de la ĉina lingvo en ambaŭ ĝiaj ĉefa kaj sekundara funkcioj. En lia verko legeblas (laŭ la ĉeĥa traduko, p. 197): „La ĉina imperiado finis en 1911. Eksplodis ĝenerala sopiro modernigi la landon en eŭropa stilo. Elmergiĝis eĉ propono nuligi la ĉinan lingvon kaj anstataŭi ĝin per Esperanto, artefarita lingvo, bazita je eŭropaj lingvoj je la fino de la 19-a jarcento, kiu en tiu tempo ĵus ambiciis fariĝi internacia komunika lingvo.“ Videble la profunda, distinginda historia esploro de imperioj vortaj fare de Nicholas Ostler ignoris eblan evoluon de novaj, ĝis nun nekonataj, ĉar ankoraŭ neekzistantaj aŭ nur ĝermantaj imperioj vortaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Passwords to Paradise: How Languages Have Re-invented World Religions.. Bloomsbury. London and New York, 2016.
  • The Last Lingua Franca: English until the Return to Babel. Penguin in the UK, and Bloomsbury/Walker Books in the USA. London and New York, 2010.
  • Ad Infinitum: A Biography of Latin. HarperCollins in the UK, and Walker & Co. in the USA: London and New York, 2007.
  • Empires of the Word: A Language History of the World. HarperCollins: London and New York, 2005. (Ĉeĥa versio Říše slova, tr. Petra Andělová, BB/Arts: Prago, 2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Guardian, 2010. En la libro La lasta Lingua Franca: "I was surprized to read (...) that I have 'a working knowledge of 26 different languages'. (...) I cannot 'speak Chinese', but I was able to provide a phonetic transcription of texts from Confucius' Analects. (...) In none of these languages can I boast any sort of fluency."
  2. Robert McCrum, intervjuo kun Nicholas Ostler: My bright idea: English is on the up but one day will die out, The Guardian, 31a de okt. 2010. Originale: "English is on an up at the moment, an up that is probably unprecedented in world history. But world history is full of languages that have dominated for a time, yet there aren't too many of them around now. So the essential idea is to see what happened to them and see if this could possibly be relevant to the situation of English, which is the world's lingua franca today."
  3. The Guardian, 2010: "Globish – a simplified version of English (...) – will be there as long as it is needed, but since it's not being picked up as a mother tongue, it's (...) not getting effectively to first base, the most crucial first base for long-term survival of a language."