Saltu al enhavo

Nicholas Wiseman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicholas Wiseman
kardinalo
Persona informo
Nicholas Patrick Stephen Wiseman
Naskonomo Nicolás Patricio Esteban Wiseman y Strange
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1802 (1802-08-02)
en Sevilo
Morto 15-an de februaro 1865 (1865-02-15) (62-jaraĝa)
en Londono
Tombo Katedralo de Westminster vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglahispanaitalalatina vd
Ŝtataneco HispanioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd
Alma mater Angla Kolegio de Romo • Ushaw College vd
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • romanisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicholas Patrick Stephen WISEMAN (n. la 2-an de aŭgusto 1802 en Sevilo - m. la 15-a de februaro 1865 en Londono) estis la unua kardinalo kaj ĉefepiskopo de la Romkatolika Eklezio en Anglio post la Reformacio.

Kardinalo Wiseman, daguerreotype ĉe la studio de Mathew Brady

Titulara Episkopo de Mylopotamo kaj Kunadjutora Apostola Vikario de la Centra Distrikto kaj Prezidanto de Oscott College de la 22a de majo 1840 ĝis la 2a de septembro 1847. Pro-Apostola Vikario de la Londona Distrikto de la 2a de septembro 1847 ĝis la 28a de julio 1848. Kunadjutoro, kun rajto je sinsekvo, de la Apostola Vikario de Londono de la 28a de julio 1848 ĝis la 18a de februaro 1849. Apostola Vikario de Londono de la 18a de februaro 1849 ĝis la 29a de septembro 1850. Ĉefepiskopo de Westminster de la 29a de septembro 1850 ĝis la 15a de februaro 1865. Apostola Administranto de Southwark de la 29a de septembro 1850 ĝis la 27a de junio 1851. Kardinalo-Pastro de la 30a de septembro 1850, kun la titolo de la Preĝejo de Santa Pudenziana de la 3a de oktobro 1850.

Li ankaŭ partoprenis literaturajn agadojn. Lia plej fama verko estis lia historia romano Fabiola (1854), ne identa kun Sankta Fabiola (Q163275), pri la vivo de fruaj kristanaj komunumoj en antikva Romo. Tiel farante, la aŭtoro uzas la scion pri romia historio, kiun li akiris en sia junaĝo dum studado en Romo. La verko ligas la sortojn de pluraj konataj viktimoj de la persekutado de kristanoj fare de Diokleciano (inkluzive de Sankta Sebastiano kaj Agnes (Q210096)).

"Fabiola" estis tradukita en multajn lingvojn, inkluzive en esperanto. Iam, lia korespondado kun Lady Morgan Sidney pri la kanonika demando de la roma episkopa seĝo de Sankta Petro kaŭzis grandan tumulton.

Wiseman ankaŭ havis signifan influon sur la konvertiĝoj de John Henry Newman kaj Henry Edward Manning.

Entombigita en la Katedralo de Westminster.

La portreton de la kardinalo pentris la artisto Eduardo Cano de la Peña.

Inter la multaj skribaĵoj de Wiseman oni povas elstarigi:

  • Fabiola (1850)
  • Recollections of the last four popes (3 volumoj, 1853)
  • Twelve lectures on the connection between science and revealed religion (2 volumoj, 1849).

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Wilfrid Philip Ward: The life and times of Cardinal Wiseman. London 1897.(catalog.hathitrust.org)
  • Johannes Madey: Wiseman, Nicholas Patrick Stephen. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 13, Bautz, Herzberg 1998, ISBN 3-88309-072-7, kolumnoj 1421–1423.
  • Memoir of His Eminence Cardinal Wiseman, First Archbishop of Westminster. 2/1865

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]