Nicola Minnaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nicola Minnaja
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1938 (1938-01-09) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Familio
Patro Luigi Minnaja
Frat(in)o Carlo Minnaja
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

D-ro Nicola MINNAJA (naskiĝis la 9-an de januaro 1938) estas itala fizikisto kaj denaska esperantisto. Li estas frato de profesoro Carlo Minnaja.

Li estas doktoriĝinta pri Fiziko ĉe la Universitato de Pisa 1960, diplomita samtempe pri Fiziko ĉe la Normala Supera Lernejo de Pisa.

Li iĝis privata docento pri Strukturo de Materio ekde 1969. Li estis respondeca pri scienca esplorado en industrio de 1962 ĝis 1994, kun rango de manaĝero ekde 1974, ĉe firmoj Olivetti, Honeywell Information Systems Italia, Italtel, FIVRE kaj Eniricerche.

Poste, li iĝis konsilanto de la Nacia Konsilio pri Esplorado pri transdono al industrioj de esplor-rezultoj, konsilanto de la Societo de la Tekonologiaj Parkoj de Okcidenta Toskanio kun la respondeco de projekto “Artefarita Flar-Aparato por oficiala atesto de la kvalito de oliv-oleo” nun transdonata al al Komerca Ĉambro de Pisa.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Li akiris diplomon pri instrukapableco de Esperanto en 1954.

Minnaja iĝis Sekretario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo de 1955 ĝis 1960. Li estis Redaktoro de la revuo “L' Esperanto” de 1963 ĝis 1975, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio de 1975 ĝis 1979 kaj estas ano de la Akademia Senato de Itala Esperanto-Instituto ekde 1989.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La lingva problemo kaj la novigado. En: Reinhard Selten (red.), La kostoj de la Eŭropa lingva [ne]komunikado. ERA, Romo 1997, p. 43-45