Nicolae Iorga
Nicolae IORGA (n. la 17-an de januaro 1871 en Botoșani - m la 27-an de novembro 1940 en Ploiești) estis rumana historiisto, verkisto kaj politikisto.
Unu el la fondintoj de la Nacia Demokrata Partio ( Partidului Naționalist-Democrat ). En 1931-1932 li estis ĉefministro kaj ministro pri publika edukado. Prezidanto de la Senato de Rumanio (1939).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Iorga studis en Iași, Parizo, Berlino kaj Leipzig kaj fariĝis membro de la Rumana Akademio en 1893, la saman jaron kiam li ricevis sian doktorecon pri filozofio.
Post sia doktoriĝo, Iorga estis nomumita koresponda membro de la Rumana Akademio , fariĝante plena membro en 1911. Li fondis la literaturan movadon " semănătorismo " (de la nomo de la revuo "Sămănătorul" - semanto).
En 1913, li fondis la unuan "Instituton por Sudorienteŭropaj Studoj" (ISSEE) en Bukareŝto por plifortigi la rolon de Rumanio en Balkanio, tiel fariĝante pioniro de Balkanologio.
Komencante kiel marksisto, Iorga fariĝis ekstremdekstra populisto. Li estis elstara figuro en la partio Nacia Renesanca Fronto, kiu subtenis la politikojn de reĝo Karolo la 2-a.
Per siaj disĉiploj kaj aliaj fervoruloj, li lasis sian spuron, sen rekte aperi, sur la tre grava agrara reformo de 1918 (kiam la grandaj bienoj estis dividitaj).
Kiel elektita membro de la pligrandigita unua rumana parlamento, li estis prezidanto de la Deputita Ĉambro en 1919–20.
Dum la nacifaŝista regado, li estis devigita forlasi Bukareŝton, li estis kidnapita kaj mortigita de legianoj de la Fera Gvardio survoje.
Li estas entombigita en Bukareŝto, en la Tombejo Bellu.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Aŭtoro de granda nombro da verkoj pri la historio de Rumanio, Turkio, Balkanio, kaj la historio de la rumana literaturo .
Interalie, Iorga fondis arkeologian instituton en Sarande kaj malkovris la unuan skriban dokumenton en la albana lingvo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Bizanco post Bizanco
- Historio de la Otomana Imperio (en 5 volumoj)
- Historio de la Rumanoj (en 10 volumoj)
- Esplorado kaj dokumentoj pri la historio de la rumanoj (en 25 volumoj)
Memoro
[redakti | redakti fonton]Lia portreto estis prezentita sur la rumanaj 10.000-lejaj monbiletoj de 1999, kaj poste sur la 1-leŭa monbileto de 2005.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (rumane) The Nicolae Iorga Institute
- (rumane) Revista Istorică Arkivigite je 2023-04-05 per la retarkivo Wayback Machine, Editura Academiei enigo
- Naskiĝintoj en 1871
- Mortintoj en 1940
- Viroj
- Naskiĝintoj la 5-an de junio
- Mortintoj la 27-an de novembro
- Rumanoj de la Dua Mondmilito
- Rumanoj de la Unua Mondmilito
- Rumanaj pedagogoj
- Rumanaj etnografoj
- Geopolitikistoj
- Rumanaj politologoj
- Filozofoj de historio
- Aforismistoj
- Rumanaj filozofoj
- Sociaj historiistoj
- Slavistoj
- Rumanaj orientalistoj
- Balkanistoj
- Ekonomikaj historiistoj
- Kristanaj historiistoj
- Eksaj marksistoj
- Ĉefministroj de Rumanio
- Rumanaj poetoj
- Rumanaj dramistoj
- Rumanaj historiistoj