Nicolas Cage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Cage

Nicolas CAGE [NIkolas KEJĜ], ĝuste Nicholas Kim COPPOLA (naskiĝis la 7-an de januaro 1964 en Long Beach, Kalifornio) – usona filma aktoro, nevo de fama reĝisoro Francis Ford Coppola. Li ricevis Oskaron al plej bonkvalita aktoro pro sia filmo Leaving Las Vegas en 1995.

Biografio

Li naskiĝis en Long Beach (Kalifornio) la 7an de januaro de 1964, li estas la nevo de la reĝisoro kaj produktoro Francis Ford Coppola kaj kuzo de Sofia Coppola. Filo de profesoro de literaturo kaj de dancistino kaj koreografistino, eble influis sur li por dediĉi sin al kino esti la nevo de la prestiĝa reĝisoro Francis Ford Coppola. Eĉ tiele, li decidis ŝanĝi sian familinomon kontraŭ tiu de Cage por eviti, ke la famo de la onklo marku sian karieron.

La familinomon "Cage" deprenis de komikso de Marvel, de rolulo nomita Luke Cage, konata ankaŭ kiel Power Man (Povviro). Nicolas Cage estas granda amanto de komiksoj; tiele li nomigis sian filon per la nomo de Kal-El (nomo kriptonia de Superman) kaj rolludis na Ghost Rider (Fantomrajdanto), ankaŭ rolulo de komikso de Marvel. Li estis geedzita kun la ankaŭ aktorino Patricia Arquette el 1995 ĝis 2000. En 2000 li geedziĝis kun Mary Hopper el kiu divorcis en 2001 post brua amafero kun Lisa Marie Presley. En 2002 li estis edzo dum tri monatoj de Lisa Marie Presley kaj ili separiĝis poste.

Kariero

Li estis nomumita dufoje por Akademia Premio, kaj ricevis unu el ili, pro sia ludado kiel memmortiga alkoholulo en Leaving Las Vegas. La alia nomumo temis pri ludado de reala scenaristo Charlie Kaufman kaj ties fikcia ĝemelo Donald en Adaptation.. Spite tiuj sukcesoj, plej parto de de malaltkvalitaj filmoj estis ludataj ne altkvalite kompare kun aliaj majstroverkoj kaj temis pri, violentaj filmoj. Tamen Ghost Rider (2007) estis grava sukceso, kio enspezis pli da 45 milionoj da dolaroj nur dum la premiera semajnfino kaj ĉirkaŭ 208 milionoj da dolaroj tutmonde dum tiu semajnfino de Marto 2007. Li ludis en 2007 Next (Venonta), kiu kunhavas la koncepton de alternativa tempo kun The Family Man (Familia viro) (2000). Tamen Next ne estis komerca sukceso.

Plej el lia financa sukceso venis el lia ludado en violentaventura ĝenro. En lia sukcesa National Treasure, li ludis ekstravagancan historiiston kiu eniras en danĝera aventuro por trovi trezoron kaŝitan de la Patroj-fondintoj de Usono. Aliaj aktivulaj sukcesoj inkludas The Rock, kie Cage ludas junan fakulon de la FBI pri kemiaj armiloj kiu ŝteliras en Insulo Alcatraz po nuligi terorisman minacon, Face/Off, filmo de John Woo kie li ludis kaj kiel heroo kaj kiel mavulo, kaj World Trade Center, de la reĝisoro Oliver Stone pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Li ludis etan sed elstaran rolon kiel la Ĉina krimulo Dro. Fu Manĉu en la segmento de Rob Zombie Werewolf Women of the S.S. el la filmo de serio B Grindhouse.

Lastatempe, Cage eksperimentis en aliaj kampoj krom aktorado. Li faris sian komencon kiel reĝisoro per Sonny, malmultekosta filmo kun James Franco kiel virprostituto kies patrino (Brenda Blethyn) servas kiel pandaro.

La kariero de Cage kiel produktoro inkludis Shadow of the Vampire, la unua filmo de Saturn Films, entrepreno kiun li fondis kun sia partnero Jeff Levine. Ĝi estis nomumita por Akademia Premio. Li produktoris ĉe The Life of David Gale, filmo pri mortopuno kun Kevin Spacey kaj Kate Winslet.

Filmaro

Jaro Filmo Rolo Enusona enspezo Tutmonda enspezo
1981 Best Of Times Nicholas $15,062,351
1982 Fast Times at Ridgemont High Brad's Bud $27,092,880
1983 The Outsiders kameo en brua sceno $25,600,000
Valley Girl (Vala vrino) Randy $17,343,596
Rumble Fish Smokey $2,494,480
1984 Racing with the Moon Nicky kaj Bud $6,045,647
The Cotton Club Vincent Dwyer $25,928,721
Birdy Sarĝento Columbato $1,455,045
1986 The Boy in Blue Ned Hanlan $275,000
Peggy Sue Got Married Charlie Bodell $41,382,841
1987 Raising Arizona H. I. McDunnough $22,847,564
Moonstruck Ronny Cammareri $80,640,528
1988 Never On Tuesday (Neniam marde) Viro en ruĝa aŭto N/A
1989 Vampire's Kiss Peter Leow $725,131
1990 Time To Kill (Mortiga tempo) Enrico Silvestri N/A
Fire Birds Jake Preston $14,760,451
Wild at Heart Sailor $14,560,247
Zandalee Johnny N/A
1992 Honeymoon in Vegas Jack Singer $35,208,854
1993 Amos & Andrew Amos Odell $9,745,803
Deadfall Eddie $18,369
1994 A Century of Cinema N/A
Red Rock West Michael Williams $2,502,551
Guarding Tess Doug Chesnic $27,058,304
It Could Happen to You Charlie Lang $37,939,757
Trapped in Paradise Bill Firpo $6,017,509
1995 Kiss of Death Little Junior Brown $14,942,422
Leaving Las Vegas Ben Sanderson $32,029,928
1996 The Rock Dr. Stanley Goodspeed $134,069,511
1997 Con Air Cameron Poe $101,117,573
Face/Off Castor Troy/Sean Archer $112,276,146
1998 City of Angels (Anĝelurbo) Seth $78,685,114
Snake Eyes (Serpentaj okuloj) Rick Santoro $55,591,407
1999 8mm Tom Welles $36,663,315
Bringing Out the Dead Frank Pierce $16,797,191
2000 Gone in Sixty Seconds Randall "Memphis" Raines $103,748,921 $242,901,103
The Family Man (Familia viro) Jack Campbell $75,793,305
Welcome to Hollywood Li mem N/A
2001 Italian Soldiers Li mem N/A
Captain Corelli's Mandolin Kapitano Antonio Corelli $25,543,895
Christmas Carol: The Movie Jacob Marley (Voĉo) N/A
2002 Windtalkers Sgt. Joe Enders $40,914,068
Adaptation Charlie kaj Donald Kaufman $22,498,520
Sonny Acid Yellow (Ankaŭ reĝisoro) $30,005
2003 Matchstick Men Roy Waller $36,906,460
2004 National Treasure (Nacia Trezoro) Ben Gates $173,008,894 $347,512,149
2005 Lord of War Yuri Orlov $24,149,632
The Weather Man David Spritz $12,482,480
2006 The Ant Bully Zoc (Voĉo) $28,142,535
The Wicker Man Edward Malus $23,649,127
World Trade Center John McLoughlin $70,278,893 $162,970,240
2007 Ghost Rider Ghost Rider (Johnny Blaze) $115,802,596 $228,738,393
Grindhouse Dr. Fu Manchu - segmento pri Virinoj de SS $25,031,037
Next Cris Johnson $28,149,968 $64,713,174
National Treasure: Book of Secrets Ben Gates $247,216,391 $457,346,486
2008 Bangkok Dangerous Joe Aŭgusto 22a 2008
Knowing Ted Myles filmata
2009 G-Force Speckles (voĉo) Julio 24a 2009
2009 Ghost Rider 2 Ghost Rider (Johnny Blaze)

Eksteraj ligiloj

greke Nicolas Cage en IMDb (en) greke Nicolas Cage en NNDB (en)