Nicolas de Blégny
| Abraham du Pradel (1652-1722) | ||
|---|---|---|
"Zodiacus Medico-Gallicus", verko de Nicolas de Blégny (1652-1722), eldonita en 1680.
| ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 1652 en Avignon, Francio | |
| Morto | 1722 en Avignon, Francio | |
| Lingvoj | franca vd | |
| Ŝtataneco | Francio | |
| Profesio | ||
| Okupo | kuracisto kirurgo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nicolas de Blégny estis franca eseisto, historiisto, kuracisto, apotekisto kaj babira kirurgo. Lia kutima kromnomo estis Abraham du Pradel. En 1678 li estis nomumita kirurgo de la [Maria Tereza de Aŭstrio (1638-1683) franca reĝino] kaj en 1682 kuracisto de la reĝo. Li publikigis multajn verkojn kiuj portis al li perfortajn kritikojn rilate al sennombraj temoj de la medicino, pri la kafo, teo kaj ĉokolado kaj kuracado de malsanoj.[1]
Li ankaŭ estis la kreinto de la unua primedicina revuo: "Nouvelles Découvertes sur tous les parts de la Médecine", en 1679. Li ankaŭ publikigis la "Le livre commode des adresses de Paris" en 1692 sub la pseŭdonimo de Abraham du Pradel. Tiu libro estis speco de flavaj paĝoj kiu portis al li multajn plendojn pri personaj invadoj.
En 1689, li malfermis klinikon sur la strato "Rue de la Folie-Méricourt" kie traktis pacientojn kiuj suferis pri tumoroj, podagro kaj astmo. Li estis arestita en 1693 pro iu defraŭdo kaj mortis en malhonoro en 1722. Li estis la frato de Étienne de Blégny, sufiĉe fama majstra verkisto.

Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Anatomia rakonto de infano kiu restis en la ventro de sia patrino dum dudek kvin jaroj, 1679
- Nouvelles découvertes sur toutes les parties de la médecine, Parizo 1679
- Zodiacus Medico-Gallicus, 1680
- Le remede anglois pour la guerison des fievres, 1682
- Pri sciencoj kaj artoj, 1682
- Pri sciencoj kaj artoj, 1682
- La Doctrine des raports de chirurgie, fondée sur les maximes d'usage et sur la disposition des nouvelles ordonnances, 1684
- La Doctrine des Rapports de Chirurgie, Liono,1684
- La ĝusta uzo de teo, kafo kaj ĉokolado por la konservado kaj kuracado de malsanoj, 1687
- Sekretoj pri Beleco kaj Sano, 1688
- La Arto de Resanigo de Veneraj Malsanoj, Klarigata de la Principoj de Naturo kaj Mekaniko, 1696
- Le livre commode des adresses de Paris pour 1692, 1878
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Jean-Louis Petit (1674-1750)
- Édouard Fournier (1819-1880) franca beletristo, historiisto kaj bibliografo
- Jules Guiart (1870-1965) franca parazitologo kaj historiisto de la medicino
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis verkita surbaze de samnoma franca Vikipedia dokumento.

