Nicolaus Reimers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolao Rajmaro Urso
Blazonŝildo de Hennstedt, urbo kie li naskiĝis
Blazonŝildo de Hennstedt, urbo kie li naskiĝis
Persona informo
Naskiĝo 2-a de februaro 1551
en Hennstedt, Dithmarschen,  Germanio
Morto 15-a de aŭgusto 1600
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Prago
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • verkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolaus Reimers Baer (1551-1600) estis germana astronomo kaj imperia matematikisto de la imperiestro Rudolfo la 2-a (1552-1612). Pro lia familia edukado, li estis konata kiel Bär ("Urso"). Ĝis kiam li estis 18-jara, li nur bredis porkojn. Henriko Rancovo (1526-1598) malkovris liajn talentojn kaj tenis lin kiel sian geometron inter 1574 kaj 1584. Laŭŝajne, Rajmero publikigis, en 1583, lian Geodaesia Ranzoviana[1]. Rancovo ankaŭ plenumis lian renkontiĝon kun Tiko Braho (1546-1601).

Inter 1586 kaj 1587, Rajmero restis en la kortego de Vilhelmo la 4-a (1532-1592), Landgrafo de Heselo-Kaselo, kie li konatiĝis kun Justo Burgo (1552-1632). Ambaŭ estis memlernantoj kaj havis similan edukadon. Ĉar Burgo ne komprenis la latinan, Rajmero tradukis al li en la germanan "De revolutionibus orbium coelestium"[2] de Nikolao Koperniko (1473-1543). Kopio de tiu verko supervivis lin, troviĝas en Graz kaj estas konata kiel la "Manuskripto de Graz".

Rajmero iomete rivalis al Tiko Braho, sia sukcedanto kiel imperia matematikisto, post kiam li penis havigi al si la Tikan Sistemon[3], kiu ankaŭ atribuiĝas al Paŭlo Vitiko (1546-1586), kiel sian propran. Johano Keplero (1571-1630) faris malĝentilaĵon en la komenco de sia kariero, sendante laŭdoleteron al Rajmero dum li serĉis la patronecon de Tiko Brako. Urso publikigis leteron en la prefaco de sia verko postulante prioritaton rilate al la kosmologiaj ideoj de Tiko."

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • "Grammatica Ranzoviana", 1580
  • "Geodaesia Ranzoviana", Lepsiko 1583
  • "Fundamentum Astronomicum", Strasburgo 1588
  • "Metamorphosis Logicae", Strasburgo 1589
  • "Nicolai Raymari Ursi Dithmarsi Croius Puer seu Carmen Gratulatorium", Strasburgo 1589
  • "Alt und auch Röm Schreibkalender auff das Jahr 1593", Erfurt 1592
  • "Prognosticon Astrologicum dieses 1593 Jahrs", Erfurt 1592
  • "Alt und New Schreibcalender auff das Jahr 1594", Erfurt 1593
  • "Parentatio Iacobi Curtii", Prago 1594
  • "De Astronomicis Hypothesibus", Prago 1597
  • "Chronotheatron", Prago 1597
  • "Demonstratio Hipotheses Motuum Coelestium", Prago
  • "Arithmetica Analytica vulgo Cosa oder Algebra", Frankfurt/Oder 1601.
  • "Chronologische Beweisung", Nürnberg 1606; Schleswig 1666.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]