Nicole Diekmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nicole Diekmann
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1978 (1978-03-17) (45-jaraĝa)
en Gütersloh
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalisto
TTT
Retejo https://nicolediekmann.com/
vdr

Nicole DIEKMANN (naskiĝinta la 17-an de marto 1978[1] en Gütersloh) estas germana sociologino kaj televidreporterino de la publikjura kanalo ZDF.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Diekmann vizitis ĝis 1997 la Urban gimnazion en sia naskiĝurbo antaŭ studado inter 1997 kaj 2000 ĉe la Universitato de Münster. Poste ŝi studentinis ĝis 2004 en la Hamburga universitato, kie ŝi bakalaŭriĝis je sociologio. Post studadoj de politikscienco kaj historio ŝi trejniĝis ĉe la Germana ĵurnalista lernejo en Munkeno.

Post deĵoro kiel liberprofesiulino i.a. ĉe la radio de Norddeutscher Rundfunk kaj ekde 2002 ĉe la televida novaĵmagazino Tagesschau de ARD ŝi ekstaĝis en 2005 ĉe la kanalo ZDF. Sekve ŝi paralele liveris aĵojn interesajn kaj por ARD kaj por ZDF.[2] Ekde novembro 2011 ZDF sole disponas pri ŝi. Tie ŝi estis en 2011 intertempe ano de la ĉiutaga Matenomagazino; tie ŝi membras ĉe la enkanala reportera personaro, kio eblas ankaŭ internaciaj servoj. Diekmann ekz. raportis pri la atenco dum la Boston-maratono en Usono, pri la Fervoja akcidento de Santiago-de-Kompostelo en julio 2013 aŭ pri la Futbala Mondpokalo 2014 el Brazilo. Ekde oktobro 2015 ŝi deĵoras en la ĉefurba redaktistaro de ZDF. Ŝi vivas en Berlino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Über den physiologischen Schwachsinn des Weibes - Oder: Über die Konstruktion der Hysterie zur Unterdrückung der Frau, GRIN Verlag, ISBN 978-3638261029

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]