Nicole Hohloch
| Nicole Hohloch | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Nicole Hohloch |
| Aliaj nomoj | Nicole |
| Naskiĝo | 25-an de oktobro 1964 (61-jaraĝa) en Sarbruko |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto DJ producer (en) komponisto diskografa artisto ŝlagristo |
| TTT | |
| Retejo | https://nicole-4-u.de |


Nicole Seibert, naskiĝis kiel Nicole Hohloch, artistonomo: Nicole (n. en Saarbrücken la 25-an de oktobro 1964) estas germana kantistino. Antaŭ ĉio ŝi estas konata pro la kanto Ein bißchen Frieden (Iom da paco), per kiu ŝi en 1982 gajnis dum la Eŭrovido-Kantokonkurso.
Nicole, jam dum sia lerneja tempo, okulfrapis per regula kantado je lernejo- kaj entreprenofestoj. En 1980 ŝi estis malkovrita, dum serĉado de talentuloj, kaj akiris disko-kontrakton. En 1981 ŝi havis en Germanio la unuan furorkanton per la kanto Flieg nicht so hoch, mein kleiner Freund (Ne flugu tiel alta, mia eta amiko).
Je la 24-a de aprilo 1982 ŝi gajnis, kiel unua germana kantisto, la Eŭrovido-Kantokonkurson. En la konkurso ŝi ankoraŭ estis 17-jara, do aparte juna, kaj sur la scenejo aspektis fragila, kio bone harmoniis kun la pledo pri paco. La disko aperis en sep lingvoj, kaj oni vendis en Eŭropo pli ol 4 milionojn de ĝi.
En 1984 Nicole edziniĝis al Winfried Seibert kun kiu ŝi havas filinon Marie Claire.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]| Kanto | Jaro | Dato |
|---|---|---|
| Ein bißchen Frieden | 1982 | |
| So viele Lieder sind in mir | 1983 | 05-11-1983 |
Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]| Kanto | Jaro | Dato |
|---|---|---|
| Ein bißchen Frieden | 1982 | 08-05-1982 |
| Meine kleine Freiheit | 1982 | 07-08-1982 |
| Papillon | 1982 | 16-10-1982 |
| Ik hou toch van jou | 1983 | 12-03-1983 |
| Als de bloemen huilen konden | 1983 | 08-10-1983 |
| Duizend liedjes | 1984 | 03-03-1984 |

