Nicole Maestracci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicole Maestracci
Persona informo
Naskonomo Nicole Marie Denise Marguerite Maestracci
Naskiĝo 13-an de februaro 1951 (1951-02-13)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 7-an de aprilo 2022 (2022-04-07) (71-jaraĝa)
en 3-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater French National School for the Judiciary vd
Profesio
Okupo magistrato • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicole MAESTRACCI, (naskiĝinta la 13-an de februaro 1951, mortis la 7-a de aprilo 2022), estis magistratino, membro de la Konstitucia Konsilio ekde la 14-a de marto 2013.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Diplomita je superaj studoj pri juro kun licencio pri beletro, ŝi estis agnoskita kompetenta por la profesio de advokato]]. Ŝi estis advokatino en la advokataro de Parizo de 1974 ĝis 1977.

Studentino de la Nacia Lernejo de la Magistrataro en 1977, ŝi komencis sian magistratan karieron kiel juĝisto pri infanoj en Melun (1979-1982) poste juĝisto pri punapliko en Parizo (1983-1984). Ŝi estis poste magistratino en la centra administracio de la ministerio pri justico (1984-1987).

Konsilantino en la ministerio pri infrastrukturoj de 1987 ĝis 1988, ŝi fariĝis teknika konsilantino de la sigelilgardisto Pierre Arpaillange kaj Henri Nallet de 1988 ĝis 1992. Ŝi estis poste juĝisto pri punapliko en Bobigny (1992-1996), konsilantino poste ĉambra prezidantino de la apelacia kortumo de Parizo (1996-1998). Poste, ŝi kondukis la interministerian komision de batalo kontraŭ drogoj kaj droga dependeco (MILDT) de 1998 ĝis 2002 antaŭ ol fariĝi prezidantino de la superinstanca tribunalo de Melun de 2003 ĝis 2010.

Nicole Maestracci estas konsiderata kiel « gravulino » de la Sindikato de la magistrataro[1],[2].

La 12-an de februaro 2013, ŝi estis nomumita de François Hollande, prezidanto de la Respubliko, por kunsidi en la Konstitucia Konsilio por naŭjara mandato. La 14-an de marto, ŝi ĵuris antaŭ la prezidanto de la Respubliko[3].

Premioj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tri virinoj inter la saĝuloj, Vilhelmo Perrault, lefigaro.fr, la 13-an de februaro 2013
  2. La CSM deklaris sin nekompetenta en la afero de la Mur de la idiotoj : jura manko aŭ pura hipokriteco ?[rompita ligilo], diskuto kun Alexandre Giuglaris, interretejo "atlantico.fr", la 22-an de majo 2013
  3. « La tri novaj membroj de la Konstitucia Konsilio ĵuris », Le Monde de la 14-a de marto 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]