Nicolino Rossi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolino Rossi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1938 (1938-11-30) (85-jaraĝa)
en Santarcangelo di Romagna
Lingvoj Esperantoitala
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Nicolino Rossi, naskiĝis en 1939 en la urbeto Santarcangelo di Romagna en la provinco Rimini, Emilio-Romanjo en Italio[1]. Li estas sanmarina civitano kaj laboris kiel hotelsekretario en Napolo. Li estas esperantisto de 1962, kaj diplomito de la Itala Instituto de Esperanto en 1967. Nicolino Rossi estis membro kaj kunlaboranto de la itala literatura rondo "La Patrolo" de 1969 ĝis ĝia malfondiĝo en 1979-80, kaj ano de la redakcia stabo de "Literatura foiro". Plurfoja laŭreato, en poezia branĉo, ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Konkurso "LIRA" kaj ĉe Konkurso "EKRA". Esperanto-instruisto kaj kursgvidanto en Napolo, ekde 2003 Direktoro de la Napola Katedro de Itala Instituto de Esperanto. Gvidis televidkursojn de Esperanto ĉe loka televidentrepreno en la Napola regiono kaj plu gvidas E-kursojn en Napolo. Iama juĝinto ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. Tradukinto de pluraj tekstoj de la klasika Napola kanzono. Esperantigis la kanzontekstojn de la kasedo "Sub la napola suno" de la napola kanzonisto Valerio Mottola. Lia poemkolekto "Sur la vivopado" en 1981 gajnis la premion La Verko de la Jaro. Li daŭre recenzas literaturaĵojn, verkas eseetojn pri esperanta kaj itala literaturoj por kelkaj ĉefaj esperantaj kulturgazetoj, kaj plu verkas originalan poezion. Liaj plej freŝdataj poeziaĵoj aperas sur lia blogo "Oldula notlibro"[2].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Originala[redakti | redakti fonton]

  • Sur la vivopado (originala poemaro, 1980)
  • Esperanto rapide (lernolibroj por italaj gestudentoj, 2000)
  • Napolo kaj ties ĉirkaūaĵoj, (gvidlibro pri Napolo, 2008)

Traduka[redakti | redakti fonton]

  • La doloro (traduko de Ungaretti-poemoj, 1975)
  • Danteskaj Itineroj (traduko de du vivitineroj de Dante Alighieri, verkis Vittorio Russo, 2001)
  • Myricae (Mirikoj) (traduko de Pascoli-poemoj, versa esperantigo, 2012)
  • Kantoj (traduko de Leopardi-poemoj, versa esperantigo kaj enkondukaj notoj, 2012)
  • Vivo de homo (traduko de Giuseppe Ungaretti, liaj tutaj poemaroj, versa esperatigo, 2017)
  • La specie bambina /La infana raso, (versa italigo de la poemaro de William Auld, 2017)
  • Palomar (traduko de [Italo Calvino], taglibra romano, Eld. IEF Milano, 2023)
  • La Kosmokomikoj (traduko de [Italo Calvino], 12 sciencfikciaj rakontoj prauniversaj, Eld.IEF Milano, 2023)
  • La arto verki kaj traduki ( traduko de antologio de rakontoj kaj poemoj El plurj italaj nuntempaj aŭtoroj) Eld. La liboj de Samideano, Messina 2024[3].


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baldur Ragnarsson, 2011: "Nicolino Rossi (1939-)". En: Juna Amiko. Trovebla ankaŭ en: en esperanto.net, arkivigite en marto 2023
  2. Blogo de Nicolino Rossi
  3. (eo) La Arto verki kaj traduki - Bukedo de poeziaĵoj kaj rakontoj partoprenintaj en konkursoj, Libroservo de UEA, ISBN 9791280169716, 95 paĝoj

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]