Nicolò Marcello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolò Marcello
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1397 (1397-01-01)
en Venecio
Morto 1-an de decembro 1474 (1474-12-01) (77-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Sanktaj Johano kaj Paŭlo vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolao Marcelo (1399-1474) estis 69-a Doĝo de la Venecia Respubliko, inter la 13-a de aŭgusto 1473 ĝis sia morto. Li sukcedis al Niccolò Tron (1399-1473) kaj estis sukcedita de Pietro Mocenigo (1406-1476). Lia patro estis Giovanni di Bernardo kaj li havis ĝemelan fraton kies nomo estis Bernardo. Kiel kutime en la venecia societo, ekde juna li sin dediĉis al la komerco kaj longatempe li vivis en Damasko. En 1427, li edziĝis al Bianca di Francesco Barbarigo, vidviĝinte, en 1438 li edziĝe unuiĝis al Contarina di Donato Contarini, kiu donis al li unu filinon. Dum balotado, en 1473, li venkis la estontajn doĝojn Pietro Mocenigo kaj Andrea Vendramino. Dum sia mallonga regado, li sin dediĉis al la reorganizado je la veneciaj financoj.

La plej grava okazaĵo dum sia regneco estis la provo pri ŝtatrenverso, en Kipro, en la 14-a de novembro 1473, kiam kelkaj nobeluloj fidelaj al la reĝo Ferdinando la 1-a el Napolo, provis renversi la regantinon Katarina Kornaro (1454-1510), vidvino de la reĝo Jakobo la 2-a (1439-1473). La admiralo kaj estonta doĝo Pietro Mocenigo reagis senprokraste kaj la insulo kunsolidiĝis sub la venecia kontrolo. Niccolò Marcello ne partoprenis en tiu entrepreno ĉar li mortis en la 1-a de decembro 1474. En sia testamento, li lasis grandan parton de siaj havaĵoj al la institutoj pri karitato.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj doĝoj de Venecio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]