Nicotiana tabacum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nicotiana tabacum
Nicotiana tabacum
Nicotiana tabacum
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Klaso: Dukotiledonoj Rosopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Nicotiana
L., 1753
Specio: Nicotiana tabacum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nicotiana tabacum, aŭ kultivata tabako, estas unujara herboplanto de la genro Nicotiana. La planto estas devena el tropikoj, kaj estas ofte kultivata tra la tuta mondo. Ĝi kreskiĝas ĝis altecoj inter 1 kaj 2 metroj. Oni faras esploradon por serĉi inter ĝia praularo de naturaj specioj de Nicotiana, sed oni supozas, ke ĝi estas hibrido de Nicotiana sylvestris, Nicotiana tomentosiformis, kaj eble Nicotiana otophora.[1] Nicotiana tabacum estas la plej ofte kultivata planto de la genro Nicotiana, kies folioj estas komerce procezitaj en konsumota tabako.

N. tabacum estas indiĝena de tropika kaj subtropika Ameriko, kie aperas ankaŭ kiel natura herbo.

N. tabacum ege dependas de taŭgaj temperaturo, aero, grunda malsekeco kaj grundotipo. Temperaturoj de 20–30 °C estas plej bonaj por atingi taŭgan kreskon; atmosfera humideco de 80 ĝis 85% kaj ankaŭ grundo sen alta nivelo de nitrogeno plej bonas.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La planton uzis en la indiĝena Karibio la Tainoj kiuj estis la unuaj registritaj popoloj kiuj uzis kaj kultivi ĝin. En 1560, Jean Nicot de Villemain, tiam franca ambasadoro en Portugalio, alportis tabako-semojn kaj foliojn kiel "mirinda drogo" al la kortego de Francio. En 1586 la botanikisto Jaques Dalechamps donis al la planto la nomon Herba nicotiana, kio estis adoptita ankaŭ de Linneo. Ĝi estis konsiderata dekomence ornamplanto, poste kuracherbo, antaŭ iĝi ofta planto por flari kaj fumi tabakon.

Tabako alvenis en Afrikon komence de la 17-a jarcento. Foliesenco estis populara kontraŭplaga kontrolmetodo ĝis la komenco de la 20-a jarcento. En 1851, la belga kemiisto Jean Stas dokumentis la uzadon de tabakesenco kiel mortiga veneno. La belga grafo Hippolyte Visart de Bocarmé estis veneninta sian bofraton per tabakofolia esenco por akiri urĝe bezonatan monon. Tiu estis la unua preciza pruvo de alkaloidoj en jura medicino.[2]

La planto estas nune komerce kultivata tutmonde. Ĉiuj partoj de la planto enhavas nikotinon, kiu povas esti elprenita kaj uzata kiel insekticido. Oni povas uzi ankaŭ la sekigitajn foliojn; ili restas efikaj dum sed 6 monatoj post sekigo. La sukon de la folioj oni povas ŝmiri surkorpe kiel insektoforigilo. Oni povas sekigi la foliojn kaj maĉi ilin kiel psikoaktiva drogo. Oni uzas ankaŭ la sekigitajn foliojn kiel flaraĵo au fumaĵo. Tiu estas la ĉefa specio kiu estas uzata por fari cigaredojn, cigarojn, kaj aliaj produktojn por fumantoj. Oni produktas ankaŭ sekigan oleon el la semoj.

Aliaj specioj kaj variaĵoj estas kultivata kiel ornamplantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ren, Nan; Timko, Michael P. (2001). "AFLP analysis of genetic polymorphism and evolutionary relationships among cultivated and wild Nicotiana species". Genome. 44 (4): 559–71. doi:10.1139/gen-44-4-559. PMID 11550889.
  2. (2009) “Back to the roots of modern analytical toxicology: Jean Servais Stas and the Bocarmé murder case”, Drug Testing and Analysis 1 (4), p. 153–5. doi:10.1002/dta.32. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nicotiana tabacum en la angla Vikipedio.