Nidau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nidau
Blazono de Nidau
Blazono de Nidau
Blazono de Nidau
Urba festo de Nidau en majo 2006
Urba festo de Nidau en majo 2006
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 7′ 32″ N 7° 14′ 25″ O / 47.12556 °N, 7.24028 °O / 47.12556; 7.24028 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 32″ N 7° 14′ 25″ O / 47.12556 °N, 7.24028 °O / 47.12556; 7.24028 (mapo)
Areo 1,52 km²
Alteco 432 m super marnivelo
Poŝtkodo 2560
Komunumkodo 0743
Mapo de Nidau
Mapo de Nidau
Mapo de Nidau
vdr


Pri la komunumo

Nidau estas historia urbeto kaj komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis 2009 ĝi estis la ĉefloko de la tiama samnoma distrikto. Ĝi havis 6739 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La urbeto Nidau situas sur insulo inter la rivero Zihl kaj la Nidau-Büren-Kanalo de la rivero Aro kaj la nordcrienta bordo de la Lago de Bielo. La urbeto komplete kunkreskis kun la granda najbarurbo Bielo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,52 km², de kiuj 3,9% estas kovritaj de arbaro, 0,0% servas por agrikulturo kaj 84,2% por setlado, la resto estas akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Nidau limas en nordo al la urbo Bielo, en oriento al Port, en sudo al Ipsach kaj en okcidento al la Lago de Bielo.

Trafiko

La urbo Nidau estas bone konektita al la publika trafikreto. La ĉefstacidomo de la urbo Bielo piede atingeblas ek de Nidau en malmultaj minutoj. La metroŝpura tramlino de la iama Bielo-Täuffelen-Ins-Fervojo pasas kaj ankaŭ diversaj poŝtaŭtolinioj tra la urbo. Kaj la urbo ankaŭ atingeblas per la ŝipreto de la Lago de Bielo.

Apud Nidau komenciĝas la svisa aŭtovojo A6 de Bielo al Berno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Nidau datiĝas el la jaro 1196 kiel Nidowe.

La Kastelo Nidau de la Grafoj de Neŭŝatelo fariĝis en la 12-a jarcento la centro de la senjorujo de la familia linio Neŭŝatelo-Nidau kaj kune kun Erlach la centro de ilia Senjorujo Nidau. Kastelo kaj urbo estis servuto de la Princepiskopejo de Bazelo, kiel estis dokumentita en la jaro 1329. Post la morto de la Grafo Rudolfo la 4-a en la jaro 1375 la episkopo de Bazelo volis validigi kiel servutestro siajn privilegiojn okupante la urbon Nidau, sed la heradantoj de Rudolfo la Grafoj de Kiburgo kaj la Grafoj de Thierstein por pelis kaj venkis lin dum la Batalo de Schwadernau en la jaro 1376. Nidau fariĝis nun kiburga kaj post ties formorto habsburga en la jaro 1379. Ĝi tiam parte estis pandigita al la urbo Friburgo. Post sieĝo en la jaro 1388 la urbeto fariĝis posedaĵo de Berno kaj Soloturno. Post divido de la interessferoj de la du urboj en la jaro 1393 Nidaŭ fariĝis la ĉefloko de la samnoma berna voktejo, kiun rolon ĝi konservis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Post la restaŭracio Nidaŭ fariĝis ĉefurbo de la samnoma berna ĉefdistrikto, al kiu ankaŭ apartenis Bielo. En 1831 per la nova berna konstitucio la antaŭa ĉefdistrikto Nidau estis dividita inter la postaj distriktoj Bielo kaj Nidau, kaj Nidau ek de tiam estis la ĉefloko de la distrikto Nidau de Kantono Berno.

En la 18-a kaj 19-a jarcento Nidau pli kaj pli suferis pro inundoj de la riveroj Zihl kaj Aro, kaj tial oni komencis en tiu epoko korekti la riveron. La Aro per la Aro-Hagnek-Kanalo estis kondukita al la Lago de Bielo, Zihl estis kanaligita kaj estis kontruita la Nidau-Bühren-Kanalo, kiu nun farigixs la ĉefelfluejo de la Lago de Bielo. Samtempe inter la Lago de Morato kaj la Lago de Neŭŝatelo estis konstruitaj nivelaj kananloj, kaj tiel la tri lagoj fariĝis granda retenujbaseno por la akvoamasoj de Aro.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011

Eksteraj Ligiloj