Niederaula
Aspekto
| Niederaula | ||||||
|
| ||||||
| Foira komunumo • neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Hesio | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Kaselo | |||||
| Distrikto | Distrikto Hersfeld-Rotenburg | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 06625 | |||||
| Poŝtkodo | 36272 | |||||
| Aŭtomobila kodo | HEF | |||||
| Oficiala Municipokodo | 06632015 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Helmut Opfer | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Schlitzer Straße 3 | |||||
| Demografio | ||||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 48′ N, 9° 36′ O (mapo)50.89.6Koordinatoj: 50° 48′ N, 9° 36′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 200 - 400 m | |||||
| Areo | 64,17 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.niederaula.de/ | |||||
Niederaula [nidaaŭla] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hersfeld-Rotenburg de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5302 <!—Niederaula --> loĝantojn.
Laŭ la komunumoparto Hattenbach [hatnbaĥ] nomatas la Hattenbacher Dreieck [hatnbaĥa drajek] aŭ "aŭtovoja triangulo de Hattenbach", kiu ligas la plej nordan punkton de la germana aŭtovojo A5 al la germana aŭtovojo A7: ĝi do rekte konektiĝas al Frankfurto ĉe Majno, Bazelo kaj la aŭtovoja reto de Svislando sudokcidente, al Hamburgo, Flensburg kaj la aŭtovoja reto de Danio norde, kaj al Neu-Ulm, Füssen kaj la aŭtovoja reto de Aŭstrio sudoriente.
-
monto Hermannspiegel
-
bieno el Niederaula en la etnografia muzeo Hessenpark en Neu-Anspach
-
kargotrajno pasas la traknivelan pasejon en Niederaula
-
la loka luterana kirko
| ||||||



