El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niederaula [nidaaŭla] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hersfeld-Rotenburg de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5302 <!—Niederaula --> loĝantojn.
Laŭ la komunumoparto Hattenbach [hatnbaĥ] nomatas la Hattenbacher Dreieck [hatnbaĥa drajek] aŭ "aŭtovoja triangulo de Hattenbach", kiu ligas la plej nordan punkton de la germana aŭtovojo A5 al la germana aŭtovojo A7: ĝi do rekte konektiĝas al Frankfurto ĉe Majno, Bazelo kaj la aŭtovoja reto de Svislando sudokcidente, al Hamburgo, Flensburg kaj la aŭtovoja reto de Danio norde, kaj al Neu-Ulm, Füssen kaj la aŭtovoja reto de Aŭstrio sudoriente.
Ŝablono:Ĝermo-Germanio