Niedernissa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Niedernissa ene de la erfurta grandurbo
kirko de Niedernissa

Niedernissa estas ekde 1994 urbokvartalo de Erfurto, Germanujo en alteco de inter 256 kaj 272 metroj de super mara nivelo. En 2015 loĝis ĉi tie 1637 personoj.[1] Ĝi situas sudeoste de la urbokerno ĉe rojo Linderbach/Pfingstbach kaj la transiro de la norda Turingia Baseno al la suda Steiger-arbaro.

Vilaĝe gravegas la agrikultura tereno. Eoste estas la arbaro Wechselholz, sude Klosterholz kaj Willroder Forst (kun forstista domo Willroda). Oriente de la vilaĝo kondukas la rojo Peterbach, sur kies alia flanko troviĝas Mönchenholzhausen de la Distrikto Weimarer Land kun la kvartalo Obernissa. La historia urkokerno de Erfurto estas ĉ. sep kilometrojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iam temis pri simpla ĉestrata setlejo; post Turniĝo estiĝis oriente ampleksa teritorio kun unufamiliaj domoj kio senteble plialtigis la enloĝantaron. La unua mencio estis en 1268 sub la nomo Nuyseze kiam ĝi apartenis al la Graflando de Vieselbach ene de la regitaĵaro de la Gleichen-oj. En 1339 kaj 1343 gelangte Niedernissa erfurtiĝis kun la najbara Urbich. Detruis en 1627 dum la Tridekjara milito imperiestraj trupoj kvazaŭ ĉion. En 1802 Niedernissa prusiiĝis, en 1807 kaj 1813 ĝi estis parto de la Princlando Erfurto. Rea prusiiĝo estis post la venko super Napoleono en 1815 kio daŭris ĝis 1945. Nur poste la areo iĝis turingia.

Perdo unua de memstareco estis en julio 1950 per la enkorpiĝo al Windischholzhausen. En julio 1989 inverse ĝi por mallonga tempo iĝis denove nedependa kun plua akiro de Rohda (Haarberg). Ekde la 1.7.1994 ĝi eras en Erfurto.[2]

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Okcidente de Niedernissa kuŝas la metia zono de Herrenberg. Remizo de EVAG tuj apudas ueste. Ĝi proksimas al la ŝoseo de Erfurto al Kranichfeld kaj nur tri kilometrojn for de la aŭtoŝosea alirejo Erfurt-Ost de A 4. Aliaj stratoj kondukas al Urbich kaj Rohda.

Tramhaltejego Urbicher Kreuz ankaŭ ne multe foras kie estas ankaŭ aŭtobushaltejoj (ekz. kun rekta cirkulo al Bad Berka).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Porta Coeli: evangelia, plurfoje alikonstruita, kerne romanika altarejtura kirko kun fama orgeno de Johann Georg Schröter el la jaro 1731-a
  • strato Am Pfingstbach kun lindaj bienaj pordenirejoj el la 18-a jarcento kaj malnova vilaĝocentro

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. enloĝantara statistiko laŭ urbopartoj
  2. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart 1995, ISBN 3-8246-0321-7, eldonis Statistisches Bundesamt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]