Niedzica
Niedzica | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Pollando vd | |||
Administrado | |||
SIMC kodo | 0443401 [+] | ||
Poŝtkodo | 34-441 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 25′ N, 20° 18′ O (mapo)49.41055555555620.303333333333Koordinatoj: 49° 25′ N, 20° 18′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Niedzica [+] | |||
Niedzica, slovake Nedeca, hungare Nedec estas vilaĝo en Pollando, en provinco Malgrandopolio, en vojevodio Nowy Sącz, en Distrikto Nowotarski.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 560 m
- Loĝantaro: 1600
- Poŝtkodo: 34-441
- Telefonprefikso: +(48)18
- Aŭtokodo: KNT
- koordinatoj: 49° 26' N, 20° 18' E
Situo
[redakti | redakti fonton]Niedzica situas en Karpatoj en valo, laŭ Dunajec (kontraŭe troviĝas Czorsztyn), laŭ traira flankovojo. Spišská Stará Ves troviĝas 6 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1320. Iom poste familio Drugeth konstruis fortikaĵon. Baldaŭe la loko apartenis al familio Szapolyai (sapojai). En 1412 tie okazis hipotekado por 16 urboj. La poloj okupis la vilaĝon, kiun Emeriko Szapolyai reokupis en 1470. La fortikaĵestro iĝis Sigismondo Kauffang, kiu komencis rabadi en la ĉirkaŭaĵo, tial en 1553 Francisko Bebek arestis lin, fine Kauffang estis mortigita en Vieno. En 1772 tie okazis la reaĉetado de la urboj. Familio Horváth renovigis la fortikaĵon en la 18-a jarcento. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesújfalu, poste al Pollando. En 1939 Slovakio okupis la vilaĝon kaj ĝis 1945 apartenis al Slovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- paroĥa katolika preĝejo el la 14-a jarcento
- katolika (iam kalvinana) preĝejo omaĝe al Sankta Bartolomeo el la 15-a jarcento, en 1991 renoviĝis
- fortikaĵo, nun muzeo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Nedec naskiĝis hungara episkopo Imre Pongrácz.