Neyruz FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nierlet-le-Toit)
- La mallongigo FR en Neyruz FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Neyruz.

Neyruz
Blazono de Neyruz
Blazono de Neyruz
Blazono de Neyruz
Preĝejo de Neyruz
Preĝejo de Neyruz
Neyruz
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 46′ 7″ N 7° 3′ 57″ O / 46.76861 °N, 7.06583 °O / 46.76861; 7.06583 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 7″ N 7° 3′ 57″ O / 46.76861 °N, 7.06583 °O / 46.76861; 7.06583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2126
Areo 5,54 km²
Alteco 692 m super marnivelo
Poŝtkodo 1740
Komunumkodo 2211
Mapo de Neyruz
Mapo de Neyruz
Mapo de Neyruz
vdr

Neyruz (malnova germanlingva nomo Rauschenbach) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2126 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Neyruz situas en la Friburga Mezlando ĉe la norda bordo de la rivero Glano, proksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Neyruz kun la kvartaloj Le Rosset, Le Marchet kaj La Croix, kaj la setlejoj Le Plan kaj Nierlet-le-Toit.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,54 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 57,8% servas por agrikulturo kaj 13,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Neyruz limas en nordo al Avry, en nordoriento al Matran, en sudoriento al Hauterive, en sudokcidento al Cottens, kaj en okcidento al La Brillaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Neyruz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 2 kilometrojn nordoriente de la komunumo en Matran. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Neyruz datiĝas el la jaro 1137 kiel Nuerus. Sur roka monteto dum la frua mezepoko ekzistis fortikaĵo. Neyruz dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Arconciel. Ek de la mezo de la 15-a jarcento Neyruz apartenis sub la Novurba Flago al la Malnova Kamparo de Friburgo. Ek de la Helveta Revolucio de la jaro 1798 ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848 Matran apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi estis atribuita al la distrikto Sarino.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la tombejo de Neyruz apud la muro de la preĝejo situas la tombo de la fama svisa artisto kaj skulptisto Jean Tinguely.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]