Bad Nieuweschans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nieuweschans)
Bad Nieuweschans
fortified town • vilaĝo • loĝloko en Nederlando • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9693
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 11′ N, 7° 12′ O (mapo)53.18067.2072Koordinatoj: 53° 11′ N, 7° 12′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bad Nieuweschans (Nederlando)
Bad Nieuweschans (Nederlando)
DEC
Bad Nieuweschans
Bad Nieuweschans
Situo de Bad Nieuweschans

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bad Nieuweschans [+]
vdr

Bad Nieuweschans [niŭesĥAns] (= nova reduto) estas apudlima vilaĝo kaj kuracloko en la municipo Oldambt (provinco Groningen Nederlando). En la pasinteco Nieuweschans estis memstara municipo. Je la 1-a de januaro 2004 Bad Nieuweschans havis 1.510 loĝantojn. La stacidomo de Bad Nieuweschans fakte situas en Oudezijl, vilaĝeto je la alia bordo de la rivereto Westerwoldse Aa. Oni ofte konsideras Oudezijl kiel parto de Bad Nieuweschans.

Situo de Nieuweschans en la municipo Oldambt

Ĝi estas la plej orienta vilaĝo de Nederlando kaj ankaŭ la plej norda apudlima vilaĝo. La A7 el la urbo Groningen kuniĝas je la A280 apud Bunde en Germanio. En 2002 la fervojo Nieuweschans – Leer (Orient-Frislando) estis remalfermita.

Surakve Bad Nieuweschans atingeblas tra la Westerwoldse Aa kaj la B.L. Tijdenskanalo kiu iom sude de la vilaĝo elfluas je la Westerwoldse Aa. Ambaŭ akvovojoj estas uzataj de la plezurŝipado.

Ekde 1985 en Bad Nieuweschans estas kuracbanejo. En la tero sub la malnova fortreso je profundo de 600 metroj oni trovis salan fontakvon. La akvo ankaŭ enhavas multe da mineraloj kaj estas direkte pumpita al la kuracbanejo.

En Bad Nieuweschans ankaŭ estas kartonfabriko de Smurfit Kappa Solid Board. Ĉi tiu fabriko komenciĝis kiel pajlokartonfabriko “de Dollard” (la Dolardo), nuntempe oni uzas uzitan paperon kiel baza materialo.

Du biciklaj itineroj komenciĝas aŭ finiĝas en Bad Nieuweschans. Tiuj estas la LF 9 “NAP-route” (NAP-itinero) kaj la LF 10 “Waddenroute” (Vadoitinero). La distra bicikla itinero internacia “Dollardroute” (Dolarditinero) ankaŭ iras tra Bad Nieuweschans.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hoofdwacht (Ĉefgardejo) en Nieuweschans
Nieuweschans sur topografia mapo el 1933

Pro inundoj en la 14-a kaj 16-a jarcento grandaj pecoj da tero estis englutegitaj de la Dolardo. Ekde tiu tempo oni komencis repuŝi la maron per aktiva endigigo, kaj natura aluvio. Pro tio ankaŭ la strategie grava limregiono estis plivastigita. La “Nieuwe- of Langeakkerschans” (Nova aŭ Longkampa Reduto) estis konstruita en 1628, dum la Okdekjara Milito, kiam la loko situis ĉe la Dolardo.

Ĉi tiu nova reduto estis planita de ingeniero Matthijs van Voort kaj ricevis la formon de regula kvinlatero kun bastionoj, ĉirkaŭita de remparoj kaj ĉirkaŭfosaĵo. Interne de la reduto oni konstruis simetrian strataron kun en la mezo ekzerciĝa tereno. Je la nordo oni konstruis kluzon por inundigi la regionon. En la 17-a kaj 18-a jarcento la reduto ankoraŭ estis plifortigita kaj plivastigita.

Pro endigigo la reduto, iom post iom, situis pli landinternen kaj perdis sian funkcion. En 1815 la nederlanda garnizono foriris kaj en 1870 per reĝa dekreto estis ordonita ke Nieuweschans ne plu estis reduto. En 1882 la fortikaĵoj estis malkonstruitaj kaj la ĉirkaŭfosaĵo plenŝutitaj.

Post la konstruo de la fervojlinio komenciĝis la erao de industriigo. Antaŭ ĉio agrokulturaj industrioj establis sin ĉi tie. Dum la 1970-aj jaroj oni komencis la rekonstruon de la reduto. Ekde 1974 la centro de la vilaĝo estas protektita vilaĝovidaĵo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas Zamenhofstraat (Zamenhofstrato) en Bad Nieuweschans (Vidu: Listo de ZEO-j en Nederlando)

Kuracbanejo "Fontana" en Bad Nieuweschans