Nifo
Nifo (aŭ NIFO) estas la mallongigo por "NeIdentigita Fluganta Objekto" (angle: UFO, "Unidentified Flying Object").
Kutime oni asocias kun tiu ĉi nocio kosmoveturilojn de inteligentaj estaĵoj de aliaj planedoj, kiuj deziras viziti kaj observi la Teron. Tiu ĉi supozo ĝis nun ne povis esti pruvita: La videblaj objektoj plej ofte montriĝas esti miraĝoj, helaj astroj, aviadiloj de tera origino, nuboj, eble norda brilo k.s.
La nifologio okupiĝas pri la esplorado de nifoj. UEA havas fakasocion pri nifologio.
Grupo NIFO estas la nomo, laŭ kiu oni eldonas la sciencfikcian libroserion Sferoj. La plej fama Nifa formo estas fonta, la unuaj rakontoj pri Nifoj (1947) nomis ĝin flugantaj subtasoj (angle: flying saucers). Iuj aŭtoroj eĉ esprimis la ideon, ke la unuaj Nifoj estas nesukcesaj naziistaj teknikaj ideoj. Kelkaj poste konstruitaj flugaj iloj estas similaj al fluganta subtaso, sed nun tiu speco ne normiĝis.
Populara signifo
NIFO en populara esperanto povas ankaŭ signifi esceptan malbanalaĵon, kiu tute ne kongruas kun la samrangaj kaj samepokaj aĵoj de la sama universo.
Ekzemplo: La laste aperinta videoludo de Konami estas vera NIFO kompare kun la ceteraj videoludoj. Tiu dirmaniero estas tutnova kaj propona kaj ne jam estas uzata de plej multaj esperantistoj.