Nigüella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigüella
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50269
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 1° 32′ U (mapo)41.538055555556-1.525Koordinatoj: 41° 32′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 480 m [+]
Areo 30,416482 km² ( 304 1.6 482 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nigüella (Provinco Zaragozo)
Nigüella (Provinco Zaragozo)
DEC
Nigüella
Nigüella
Situo de Nigüella
Nigüella (Hispanio)
Nigüella (Hispanio)
DEC
Nigüella
Nigüella
Situo de Nigüella

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nigüella [+]
vdr

Nigüella [niGŬElja] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta pinto de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nigüella estas municipa teritorio en la nordorienta pinto de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas norde de Arándiga. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Isuela, alfluanto de Aranda, siavice alfluanto de la rivero Jalón.

La loĝloko Nigüella mem estas je 73 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 491 msm. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-2302. Laŭ tiu ĝi estas inter Mesones de Isuela nordoriente kaj Arándiga sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Surrokaj domoj.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Nigüella kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 62 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la moderna preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]