Damaska nigelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigella damascena)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Damaska nigelo
Nigella damascena
Nigella damascena
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkulacoj Ranunculaceae
Genro: Nigelo Nigella
Specio: Damaska nigelo Nigella damascena
Nigella damascena
Linneo, 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Damaska nigelo, Nigella damascena, estas unujara ĝardena florplanto, kiu apartenas al la genro Nigelo de la familio Ranunkulacoj. Ĝi estas indiĝena en suda Eŭropo (sed adventico en pli nordaj landoj de Eŭropo), norda Afriko kaj sudokcidenta Azio, kie ĝi troviĝas sur forlasitaj, marĉaj terenoj.

La specia epiteto damascena rilatas al Damasko en Sirio.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi iĝas el 20 al 50 cm alta, kun plume dividitaj, fadenformaj folioj. La floroj, kiuj aperas komence de somero, estas plej ofte de diversaj nuancoj de blua koloro, sed ili povas esti ankaŭ blankaj, rozkoloraj aŭ helpurpuraj, kun 5 ĝis 25 sepaloj. Fakte la petaloj situas ĉe la bazo de stamenoj kaj estas malgrandaj kaj hokoformaj. La sepaloj estas la nura kolora parto de la perianto. La kvar aŭ kvin karpeloj de la komponita pistilo havas po unu staran stiluson.[2]

La frukto estas granda kaj ŝvela kapsulo, kiu kreskiĝas el komponita ovario, kaj estas formata de kelkaj unuigitaj folikloj, el kiuj ĉiuj enhavas nombrajn semojn. Tio estas escepta ĉe membroj de tiu familio. La kapsulo iĝas bruna fine de somero. La planto mem-semiĝas, kaj kreskas en la sama loko jaron post jaro.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harrison, Lorraine. (2012) RHS Latin for gardeners. United Kingdom: Mitchell Beazley, p. 224. ISBN 9781845337315.
  2. (2008) The Royal Horticultural Society A-Z Encyclopedia of Garden Plants. United Kingdom: Dorling Kindersley.
  3. Nigella damascena. Encyclopedia of Life. Alirita 13a de Aprilo 2018.