Night on Earth
| Night on Earth | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Night on Earth |
| Originala lingvo | itala lingvo • franca lingvo • angla lingvo • germana lingvo • finna lingvo |
| Kina aperdato | 12 dec. 1991 |
| Ĝenro | komedia filmo, drama filmo |
| Kameraado | Frederick Elmes |
| Reĝisoro(j) | Jim Jarmusch |
| Produktisto(j) | Jim Jarmusch |
| Scenaro | Jim Jarmusch |
| Loko de rakonto | Parizo • Los-Anĝeleso • Nov-Jorko • Romo • Helsinko |
| Muziko de | Tom Waits |
| Rolantoj | Gena Rowlands • Winona Ryder • Lisanne Falk • Armin Mueller-Stahl • Giancarlo Esposito • Rosie Perez • Isaach de Bankolé • Béatrice Dalle • Pascal Nzonzi • Emile Abossolo M'Bo • Stéphane Boucher • Roberto Benigni • Paolo Bonacelli • Matti Pellonpää • Kari Väänänen • Sakari Kuosmanen • Tomi Salmela • Eija Vilpas • Jaakko Talaskivi |
| IMDb | |
Night on Earth (Nokto en la Tero) estas filmo de Jim Jarmusch de 1991 en kiu li montras serion de kvin historioj kiuj okazas samtempe dum unu nokto en divesaj urboj de la tuta mondo: Los-Anĝeleso, Novjorko, Parizo, Romo kaj Helsinki. Ĉiu historio temas pri la rilato inter loka taksiisto kaj liaj pasaĝeroj. La muziko estis produktorita kaj komponita ĉefe de Tom Waits.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Los-Anĝeleso
[redakti | redakti fonton]La taksiistino Corky (Winona Ryder) akceptas en la flughaveno la negocistinon kaj aktordungistinon Victoria Snelling (Gena Rowlands), kiun ŝi devas porti al Beverly Hills. Dum Corky ŝoforas, Victoria telefonas. Spite la evidentajn sociajn diferencojn, Victoria vidas en Corky kvalitojn pro kiuj ŝi povas partopreni en filmo. Sed kiam ŝi proponas rolon, la taksiistino malakceptas la proponon.
Novjorko
[redakti | redakti fonton]Helmut Grokenberger (Armin Mueller-Stahl), iama klaŭno en Orienta Germanio, estas nun komencanta taksiisto ĵus alveninta en Novjorkon. Post malsukcesoj ĉe aliaj taksiistoj, YoYo (Giancarlo Esposito) estas akceptita de Helmut, kiu portas lin ĝis Brooklyn. Estas malvarma vintro kaj Helmut malfacile ŝoforas kaj finfine permesas ke YoYo ŝoforu. Survoje, YoYo trafas sian bofratinon Angela (Rosie Pérez) kaj devigas ŝin entaksiigi. Survoje, Helmut klopodas integriĝi al la kulturo kaj loĝantoj de sia nova urbo. Kiam ili alvenas al la celo, YoYo kaj Angela eltaksiiĝas. Helmut plue ŝoforas, sed ŝajne li estas iom perdiĝinta.
Parizo
[redakti | redakti fonton]Taksiisto (Isaach De Bankolé) kverelas kun du rasismaj pasaĝeroj estante la triopo nigruloj, dum la pasaĝeroj primokas la devenlandon de la taksiisto. Kverelfine, li eltaksiigas ilin. Sekve li akceptas blindulinon (Béatrice Dalle) kaj li scivolemas pri ŝia vivo kiel blindulino, dum ŝi malamas tiun scivolemon kaj lian troan atenton. Ŝi devas eĉ grumbli por ke li pli akurate ŝoforu nerigardante ŝin. Fine de la vojo ŝi montriĝas tute kapabla, dum li suferas malgravan akcidenton, ĉar li rigardas ŝin senzorge.
Romo
[redakti | redakti fonton]Ekstercentra taksiisto (Roberto Benigni) ŝoforas kontraŭregule tra la noktaj stratoj de Romo, kiuj ŝajnas al li malhelaj. Li akceptas pastron (Paolo Bonacelli), kiu tuj petas lin forigi siajn sunglasojn kaj sentas sin malkomforta pro la fumo de lia cigaredo. Poste la taksiisto rapidiĝas al freneza konfeso, senhonta, pri sia seksa vivo. Li fakte rakontas al la pastro siajn spertojn kun kukurbo, kun ŝafo kaj kun sia bofratino. Samtempe, la pastro suferas ĉar li ne kapablis engluti sian medikamenton, falintan pro la mallerta ŝoforado. Konfesfine, la taksiisto konstatas, ke la pastro mortiĝis kaj forlasas lin surbenke en parko, kaj foriras kun la nigraj sunglasoj.
Helsinki
[redakti | redakti fonton]Tri laboristoj (Kari Väänänen, Sakari Kuosmanen, kaj Tomi Salmela), unu el ili ebriega, entaksiiĝas. La du kolegoj rakontas al la taksiisto Mika (Matti Pellonpää) la malfacilaĵojn kiujn suferis ilia amiko, maldungita, perdinta siajn aŭton kaj edzinon, dum li plue dormas. Mika, siaflanke, rakontas al ili sian tristan historion, ke lia ĵus naskita bebo mortis. La du "ferocaj" viroj ploras kiel infanoj aŭdante tiun historion.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]Los-Anĝeleso
[redakti | redakti fonton]- Winona Ryder kiel Corky (taksiistino).
- Gena Rowlands kiel Victoria Snelling (pasaĝerino).
Novjorko
[redakti | redakti fonton]- Giancarlo Esposito kiel YoYo (pasaĝero kaj improvizita taksiisto).
- Armin Mueller-Stahl kiel Helmut Grokenberger (taksiisto kaj improvizita pasaĝero).
- Rosie Pérez kiel Angela (pasaĝerino).
Parizo
[redakti | redakti fonton]- Isaach De Bankolé kiel taksiisto.
- Béatrice Dalle kiel blindulino (pasaĝerino).
Romo
[redakti | redakti fonton]- Roberto Benigni kiel Gino (taksiisto).
- Paolo Bonacelli kiel pastro (pasaĝero).
Helsinki
[redakti | redakti fonton]- Matti Pellonpää kiel Mika (taksiisto).
- Kari Väänänen, Sakari Kuosmanen, kaj Tomi Salmela kiel pasaĝeroj.

