Nigraĉapa konuro
En Ramal do Noca, Rio Branco, Acre, Brazilo | ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Pyrrhura rupicola | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La Nigraĉapa konuro (Pyrrhura rupicola laŭ kio ankaŭ Roka konuro) kaj ankaŭ Nigraĉapa papageto estas malgranda papago el genro Pyrrhura specio en la familio Psittacidae. Ĝi estas indiĝena de sudokcidento de la Amazona Baseno kaj apudaj deklivoj de orientaj Andoj en Brazilo, Bolivio kaj Peruo.[1] Ili havas totalan longon de proksimume 25 cm.[2] Ili estas ĉefe verdaj kun blankeca skvameco en nuko kaj brusto kaj ruĝaj unuarangaj kovrilplumoj.[3]
Ĝi vivas en humidaj arbaroj, game de la amazoniaj malaltebenaĵoj ĝis altitudo de 1000 m sur la orientaj Andaj deklivoj. Ĝi estas klasifikita kiel Malplej Zorgiga malgraŭ senarbarigo en la Amazona Baseno. La grandeco de la aroj estas de ĝis 30 birdoj, kaj pli malgrandaj grupoj formiĝas dum la reprodukta sezono.[2]
En birdobredado, tiuj papagetoj estas konata kiel nigraĉapaj konuroj. Ili povas reproduktiĝi en kaptiteco kaj povas ankaŭ pariĝi kun individuoj de Verdavanga konuro por produkti hibridajn idojn.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Svisa natursciencisto Johann Jakob von Tschudi priskribis la specion en 1844.
Estas du subspecioj de Pyrrhura rupicola:[2]
- P. r. rupicola
- P. r. sandiae
P. r. rupicola troveblas en okcidenta Sudameriko kaj estas ofta en Peruo.[1] P. r. sandiae troveblas en la plej fora okcidento de Brazilo, sudorienta Peruo, kaj norda Bolivio.[1] Ofte nomata Sandia konuro en birdobredado, ĝi havas pli mallarĝajn skvamecajn plumojn sur la kolo kaj brusto kaj mankon de skvamecaj plumoj sur la malantaŭa kolo.[2][3]
La Nigraĉapa konuro povas reproduktiĝi kun la Verdavanga konuro en naturo.[2]
"Black-capped parakeet" estis la oficiala nomo decidita de la International Ornithologists' Union (IOC).[4] Ĝi estas konata en la merkato de dorlotbestoj ankaŭ kiel roka konuro.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Nigraĉapaj papagetoj estas tre sociemaj birdoj kaj komunumaj ripozantoj.[2][5] En naturo, ili ariĝas kun ĝis 30 birdoj samtempe. Dum la reprodukta sezono oni povas trovi pli malgrandajn grupojn de familioj.[2] Nigraĉapaj papagetoj ĝuas banadon.[6] En naturo, nigraĉapaj papagoj estas kanopeaj manĝantoj.[2] La nigraĉapa papageto vivas ĝis 30 jarojn en kaptiteco.[5]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Nigraĉapaj papagetoj atingas seksan maturecon inter 1 kaj 3 jaroj.[7] Ili ripozas en malgrandaj grupoj dum la reprodukta sezono.[2] Ovodemetado ĝenerale havas 4 ĝis 7 ovojn.[2][3][6] Ili havas 24-tagan kovadon, sekvatan de 7 ĝis 8 semajnoj da gepatra zorgado.[2][6][7] Nigraĉapaj konuroj havas reproduktan sezonon de februaro ĝis marto.[2]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Naturaj nigraĉapaj papagetoj manĝas diversajn fruktojn, nuksojn, berojn kaj vegetaĵaron. Ili ankaŭ povas rabi la rikoltojn de farmistoj.[6][8] Krome, oni rimarkis, ke nigraĉapaj papagetoj ankaŭ vivtenas sin per dieto parte konsistanta el nektaro kaj insektoj kiam aliajn manĝofontojn malfacilas akiri.[9]
- Nigraĉapa konuro sur komputila ekrano
- Nigraĉapa konuro krianta stare sur natura ripozejo
- Nigraĉapa konuro klinanta por ricevi karesojn el posedanto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 The IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 2019-06-21 .
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 Black-capped Conure (Pyrrhura rupicola) | Parrot Encyclopedia. Alirita 2019-06-21 .
- 1 2 3 Black-capped Conures or Rock Conures | Beauty of Birds. Alirita 2019-06-21 .
- ↑ Parrots, cockatoos. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 2a de Julio 2019 .
- 1 2 Black-Capped Conure (Rock Parakeet) (angle). Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-27 .
- 1 2 3 4 Black-Capped Conure Facts, Pet Care, Behavior, Price, Pictures (en-US) (2016-10-15). Alirita 2019-06-27 .
- 1 2 Conures - General (angle). Alirita 2019-06-27 .
- ↑ Conures - Feeding (angle). Alirita 2019-06-27 .
- ↑ (Novembro 2010) “PARROT CLAYLICKS: DISTRIBUTION, PATTERNS OF USE AND ECOLOGICAL CORRELATES FROM A PARROT ASSEMBLAGE IN SOUTHEASTERN PERU”, Environmental and Geographical Sciences Manchester Metropolitan University.
- Arndt, T. (2008). Anmerkungen zu einigen Pyrrhura-Formen mit der Beschreibung einer neuen Art und zweier neuer Unterarten. Papageien 8/2008.
- Joseph, L. (2002). Geographic variation, taxonomy and distribution of some Amazonian Pyrrhura parakeets. Ornitologia Neotropical 13(4): 337–363.
- Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
- Remsen, J. V., Jr., C. D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, kaj K. J. Zimmer. Versio 6a de Septembro 2007. A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union.
- Ribas, C. C., L. Joseph, C. Y. Miyaki (2006). Molecular systematics and patterns of diversification in Pyrrhura (Psittacidae), with special reference to the picta-leucotis complex. Auk 123(3): 660–680.
- Juniper, Tony, kaj Mike Parr; bildoj de Kim Franklin. 1998. Parrots: A Guide to Parrots of the World. Yale University Press. (ISBN 0-300-07453-0).
- Schulenberg, T., D. Stotz, D. Lane, J. O'Neill, & T. Parker III. 2007. Birds of Peru. Christopher Helm Publishers. (ISBN 978-0-7136-8673-9).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



