Nigra alaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra alaŭdo
Nigra alaŭdo
Nigra alaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Melanocorypha
Specio: M. yeltoniensis
Melanocorypha yeltoniensis
(Forster, 1767)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Melanocorypha yeltoniensis - (MHNT)

La Nigra alaŭdo, Melanocorypha yeltoniensis, estas specio de birdo de la familio da Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas en sudorienta Rusio kaj Kazaĥio. Ĝi estas parte migranta, kun birdoj el nordoriento de la reprodukta teritorio translokiĝantaj sudorienten vintre al Rusio kaj najbaraj landoj, tiom malproksime kiom ĝis la nordo de la marbordoj de la Nigra Maro en suda Ukrainio.

Temas pri birdo de malferma stepo, ofte ĉe akvo. Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 4-5 ovojn. Manĝo estas semoj kaj insektoj, tiuj lastaj ĉefe dum la reprodukta sezono. Ili estas gregemaj vintre.

Temas pri granda, fortika alaŭdo, 18-20.5 cm longa. Kiel aliaj alaŭdoj de sia genro Melanocorypha estas stareca kaj kun rondoforma kapo, pli ol aliaj alaŭdoj. La masklo plenkreskulo estas nekonfuzebla, ĉar estas tute nigra kun nur kelkaj palaj plumobordoj dorse kaj en supraj partoj, kaj kun flaveca aŭ rozkolora beko pli malhela en pinto. La ino kaj la junulo estas nedistingeblaj kompare, ĉefe grizbrunaj supre kaj pli palaj sube, kiel aliaj alaŭdoj. La kruroj kaj subflugiloj estas nigraj.

La kanto estas kiel frenezeca versio de tiu de la kampalaŭdo.

Vaganteco[redakti | redakti fonton]

La Nigra alaŭdo estas tre rara vaganto for de sia reprodukta teritorio, kun informoj dum la pasado printempe kaj aŭtune, kaj ankaŭ vintre; sube estas kompleta listo de vidaĵoj en Eŭropo for de la reprodukta teritorio aŭ de la vintraj lokoj ĝis la momento de la artikolverko (2005):

Unu individuo estis vidata iam (antaŭ 2003) en Libano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]