Nigra humuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ekzemplo de nigra humuro:
"infana paradizludo en la morton"

Nigra humuro estas humuro, kiu en satira, moka aŭ senrespekta maniero traktas temojn kutime rigardatajn kiel seriozaj kaj ne ŝerce traktindaj, ekzemple krimoj, malsano kaj morto, tiel ke la humura trakto al neŝerca observanto povas efiki malrespektige kaj makabre, en ekstrema kazo terurelvoke. Ofte nigra humuro fokusigas temojn aparte pridiskutatajn en la koncerna socio. Nigraj humuraĵoj ofte uzas paradoksajn retorikajn teĥnikojn.

Ne malofte nigraj humuraĵoj iĝas la temo de akraj sociaj konfliktoj, kies luktantoj malsamopinias pri la demando ĉu estas morale permesate ridindigi tiun aŭ jenan seriozan temon aŭ ĉu ne. Aparte tiaj konfliktoj fortas rilate al religiaj, seksaj kaj tragikaj temoj.

Nigraj humuraĵoj bone ilustras la opinion esprimitan fare de la psikiatro kaj psikoterapiisto Sigmund Freud, ke ŝercoj inter alie estas uzataj kiel ventilo por ebligi publikan trakton de socie tabuigitaj temoj.

Diferencigo

Kontraste al ŝercoj de "malsana humuro" (angle sick comedygermane kranker Humor), la celo de nigra humuro estas ne nur ŝoki la publikon per teruriga prezento de temo, sed pensigi kaj ja malgraŭ la tema seriozeco amuzi: Ŝercoj tiam kalkuliĝas nigra humoroj, kiam ili enhavas satiran elementon kaj surprizan, ŝercan finon pli ol nur ŝokan.

Ŝercado pri si mem en danĝera situacio, ekzemple tuj antaŭ ekzekutiĝo per mortpafo aŭ pendumo, foje estas nomata "pendumeja humoro".

Esperanta literaturo

En la esperantlingva literaturo ekzemple la satira gazeto La Kancerkliniko, kaj en ĝi aparte la verkaĵoj de la desegnisto Serge Sire, ekde la jaro 1976 traktas nigran humuron, en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ankaŭ iuj diverstitolaj katalunaj publikaĵoj eldonataj de protestemaj kaj ŝokemaj junuloj, ekzemple la desegnisto Arnau Torras.