Nigra ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra ibiso
Nigra ibiso (Gujarat, Bharato)
Nigra ibiso (Gujarat, Bharato)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Pseudibis
Specio: P. papillosa
Pseudibis papillosa
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra ibiso aŭ pli precize Ruĝnuka ibiso (Pseudibis papillosa) estas birdospecio el la ordo de pelikanoformaj birdoj (antaŭe en cikonioformaj birdoj) kaj familio de treskiornitedoj. Ĝi troviĝas ĉefe en la Hinda subkontinento kaj la Hindoĉina Duoninsulo, krom en sudokcidenta Junano, Ĉinio. Ĝi estas komuna reprodukta specio de loĝantaj birdoj en Harjano.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Hodal.

La femala kaj maskla birdoj estas samkoloraj, do ne estas grava seksa duformismo; ĝi estas svelta ibiso kun longa kaj subenkurba beko, kaj nigra nuda kapo, sur kiu kreskas ruĝa tubero. Tial oni foje nomas ĝin tuberverta ibiso aŭ pli precize Ruĝnuka ibiso. Ankaŭ lo kolo estas longa kaj en dorso kaj kolo plumaro estas tre malhelbruna. La nigrecaj flugiloj brilas purpure kaj verde kaj blankajn makulegojn havas iliaj kovrilplumoj. Kaj aliaj plumoj sin montras olivecbrunaj. La dorso brilas iom verde. La irisoj estas ruĝecaj al flavecbrunaj kaj ankaŭ la kruroj estas ruĝecaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Ruĝnuka ibiso loĝas en vastaj marĉoj aŭ ĉe irigaciaj kampoj, lagoj, riverbordoj. Surtere ĝi agas pare aŭ grupete: kompare kun aliaj grandaj vadbirdoj, kiel blanka ibiso, blanka cikonio kaj ardeo, ĝi preferas serĉi grajnojn, insektojn, vermojn, krustulojn kaj aliajn ol dormi kaj longtempe stari "meditante"; ĝi ne estas tiom akva vadbirdo, sed ja estas gregema. Ĝi ĝenerale manĝas ĉe bordoj de humidejoj en malgrandaj nombroj. Ĉu en genera tempo, ĉu en la alia tempo, ĝi ĉiam restas sur arbo. Ĝi flugas rektalinie, samkiel natura ansero kaj gruo, kun kapo kaj kolo antaŭen kaj kruroj malantaŭen. Ĝi krias kiel rabobirdo, per du-tri akutaj silaboj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono ne estas regula kaj varias laü lokoj kaj jaroj (marto al oktobro en Norda Barato). Ĝenerale la generado okazas inter marto kaj novembro. La femala kaj maskla birdoj kune konstruas sian neston sur alta arbo. Sur unu arbo estas unu nesto, malofte du aŭ tri. Ili uzas ankaŭ forlasitan neston de granda rabobirdo. La nesto estas farita el branĉoj kaj ene estas sternitaj rizpajloj, herboj, plumoj kaj tolpecetoj. La femala birdo demetas 3-4 helverdajn ovojn, el kiuj malmultaj havas sur si brunajn aŭ ruĝajn makulojn aŭ striojn. La ovojn kovas alterne la gepatroj dum 21 tagoj. Ankaŭ la nutradon faras ili ambaŭ. Ili nutras siajn idojn 35-40 tagojn tiel, kiel la blanka ibiso.

La nigra ibiso estas tre rara en Ĉinio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.