Nigra pardiralo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
P. nigricans Vieillot, 1819 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigra pardiralo (laŭ la latina scienca nomo Pardirallus nigricans, sed ankaŭ Nigreca ralo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1][2]
Ĝi troviĝas en Argentino, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Paragvajo, Peruo, Venezuelo, kaj eble Bolivio.[3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La nigreca ralo estis antaŭe metita en la grandan genron Rallus, kaj ankaŭ en genron Orygonax kun la Plumbogriza pardiralo (Pardirallus sanguinolentus). Kelkaj aŭtoroj proponas ke la nigrecaj kaj plumbecaj raloj estas samspeciaj, kaj ili ja formas superspecion.[4] La nigreca ralo havas du subspeciojn, la nomigan P. n. nigricans kaj P. n. caucae.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La nigreca ralo estas 27 ĝis 29 cm longa; unu masklo pezis 217 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ili havas longan flavverdan bekon kaj rozkolorajn krurojn. La nomiga subspecio havas nemarkitajn malhelbrunajn suprajn partojn, blankajn mentonon kaj gorĝon, kaj malhelgrizajn vizaĝon kaj subajn partojn. P. n. caucae estas pli granda ol la nomiga kaj havas pli grandan kaj pli blankan gorĝmakulon kaj pli palajn subajn partojn precipe ĉe la pugareo.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nigreta ralo havas disan distribuadon. La nomiga subspecio havas du populaciojn. Unu troviĝas el nordorienta Brazilo suden kaj okcidente al sudorienta Brazilo, norda Argentino kaj orienta Paragvajo. La alia formas malglatan duonlunon de okcidenta Brazilo tra centra Peruo kaj Ekvadoro preskaŭ ĝis la limo kun Kolombio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Taylor, B. (2020). Blackish Rail (Pardirallus nigricans), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 13an de Oktobro, 2022
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
- Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
- Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|