Pulvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pulvonigra pulvo estas eksplodema pulvoro el miksitaj salpetro, karbo kaj sulfuro.

Ĝi estas malalta eksplodaĵo, kiu eksplodas malpli rapide ol rapido de sono.

Plej ofte skribata sed malpreciza kemia reakcio de eksplodado de la nigra pulvo estas

2 KNO3 + S + 3 C → K2S + N2 + 3 CO2

Pli preciza, kvankam ne tute, estas jena reakcio:

10 KNO3 + 3 S + 8 C → 2 K2CO3 + 3 K2SO4 + 6 CO2 + 5 N2

Reale, la procezo ne havas unu precizan formulon kaj povas agi diverse.

Ankaŭ vidu

Proverbo

Ekzistas proverboj pri pulvo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Eksplodema kiel pulvo. 
  • Citaĵo
     Li pulvon ne elpensis. 
  • Citaĵo
     Eksplodis kiel pulvo. 

Referencoj

  1. [1]