Nigra rakedvosta arbopigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra rakedvosta arbopigo
Nigra rakedvosta arbopigo
Nigra rakedvosta arbopigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Crypsirina
Specio: C. temia
Crypsirina temia
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra rakedvosta arbopigo (Crypsirina temia) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn.

Ĝi havas velurnigran zonon kiu okupas la frunton kaj ĉirkaŭokule de mallongaj, pluŝaj nigraj plumoj, dum la resto de la korpo estas malhele oleverdeca, kvankam ŝajne ankaŭ nigra je neforta lumo. La vostoplumoj kiuj en tiu specio estas longaj kaj larĝaj en la vostofino (kvazaŭ rakedo, kiu nomigas la specion) estas ankaŭ nigraj kun verdeca nuanco, same kiel la flugiloj. La iriso estas turkisblua malhele ĉ la pupilo al tre malhela aŭ preskaŭ nigra. Ankaŭ la beko (tre dika baze), gamboj kaj piedoj estas nigraj.

Tiu birdo loĝas en suda Birmo, Tajlando, Hindoĉinio, Sumatro, Javo kaj Bali en arbustejo aŭ duaranga malferma kamparo kaj ĝardenoj, arbaretoj de bambuo kaj malfermaj arbaroj ofte ĉe vilaĝoj.

Ili preskaŭ ĉiam manĝas en arboj (arbemaj) kaj neniam manĝas surgrunde, kvankam venas malsupren por eventuala banado. Ili moviĝas tra la arboj ege lerte kaj uzas iliajn rimarkindajn vostojn kiel balancilo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj frukton.

Ili konstruas tasforman neston en bambuo aŭ arbustoj ĉefe dornaj often ĉirkaŭita de malfermaj herbareoj kaj en ĝi la ino demetas 2 al 4 ovojn.

La voĉo estas kutime priskribita kiel akra kaj malagrabla. Ili havas kelkajn priskribitajn alvokojn sed ploreca alvoko estas ofte aŭdata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]