Nigra skatolo (Sistemiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de Nigra skatolo

Nigra skatolo en Sistemiko, Cibernetiko, Ĝenerala Sistemteorio, kaj en ĉiuj sciencoj kiuj pritraktas sistemojn el ĝenerala vidpunkto, estas nomo por iu ajn sistemo pri kiu la observanto ne konas ĝian internaĵon, ĝiajn internajn meĥanismojn. Tiu observanto, tamen, povas koni la respondojn aŭ reagojn ("eliraĵoj") kiujn tiu sistemo eligas aŭ manifestas kiam ĝi ricevas difinitajn stimulojn ("eniraĵoj").