Nigra supo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nigra supo (pole: czernina, kaŝube: czôrnina) estas specife pola manĝaĵo. Ĝiaj ingrediencoj estas ĉefe: buljono kaj anasakoka sango (malofte oni uzas porkan sangon). Unikan guston de nigra supo kaŭzas sukero kaj vinagro, miksitaj por ke la sango ne koaguliĝu. Krom la bazaj ingrediencoj, aldonataj estas ankaŭ pruna siropo, piroj en vinagro kaj sekigitaj fruktoj (prunoj, piroj aŭ ĉerizoj) kaj mielo.

La nigran supon oni manĝas kun nudelo aŭ bolitaj terpomoj. La manĝaĵo estas diskutinda - havas multajn ŝatantojn, sed por multegaj homoj ĝi estas abomena ĉefe pro uzita sango.

La sango-supo, iam donita ĉe tablo al fraŭlo, svatiĝanta al fraŭlino, signifis rifuzon. En Sinjoro Tadeo la manĝaĵon ricevis Jacek:

Horeŝoj al Soplico fraŭlinon ne donis!
Ili al Jacek la nigran supon proponis!