Nigra tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra tinamo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Tinamoj Tinamus
Specio: T. osgoodi
Tinamus osgoodi
(Conover, 1949)
Konserva statuso
subspecioj

T. o. osgoodi Conover, 1949[1]
T. o. herskovitzi Blake, 1953[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra tinamo (Tinamus osgoodi) estas specio de surgrunda birdo troviĝanta en humida montetaro kaj montararbaroj en Andoj de Sudameriko. Tiu minacata specio estas inter la plej grandaj tinamoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tinamoj apartenas al la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ membroj de la Strutoformaj, sed kelkaj fakuloj konsideras propran ordon nome Tinamoformaj. Malkiel aliaj Strutoformaj, tinamoj povas flugi, kvankam ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, el kiuj Tinamoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj.[2] La specio estis priskribita en 1949 de Henry Boardman Conover baze sur specimeno el Kusko en Peruo.[2]

Ĝi havas du agnoskitajn subspeciojn:

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa specio estas granda, nigreca tinamo. Ĉiuj partoj de ties korpo estas nigreca escepte ties fulgeca malhelbruna ventro kaj ruĝeca pugo kun nigra punkteco. Nigra tinamo estas 40 al 46 cm longa, kaj inoj estas iomete pli grandaj ol maskloj. Ĝi havas plendecan voĉon kun tremeca kaj descenda fajfo kiu daŭras ĉirkaŭ unu sekundo.[2][6]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Apenaŭ oni scias neniom pri la kutimaro de la Nigra tinamo, sed ĝi estas iom simila al tiu de ties parencoj. Oni trovis nuksojn en la kropo de unu specimeno.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ununura nesto konata estis surgrunde kaj enhavis 2 brilbluajn ovojn.[2] En Peruo oni registris plenkreskulojn en reprodukta kondiĉo inter marto kaj novembro, kaj oni trovis idon en februaro.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Nigra tinamo estas konsiderata Vundebla fare de la IUCN kun loĝa teritorio de 11,600 km²². En 2004 oni ĉirkaŭkalkulis, ke restas malpli ol 10,000.[6] Estas kelkaj registroj el Kolombio.[3] Ĝi estis iam priskribita kiel surloke komuna en Peruo,[3] sed ĝi estas nune rara en tiu lando.[7] La Nigra tinamo estis registrita en kelkaj rezervejoj, elstare ĉe Nacia Rezervejo Megantoni, Nacia Parko Manuo kaj Komunuma Rezervejo El Sira en Peruo, Nacia Parko Sumaco Napo-Galeras en Ekvadoro, kaj la Nacia Parko Guaĉara Kavo en Kolombio.[5][6][8]

La Nigra tinamo estas minacata pro senarbarigohabitatoperdo kaŭzita de homa setlado kaj etendo, agrikultura etendo, ŝosekonstruo, naftoekspluatado en Peruo, kaj estas ĉasata por manĝo.[3] Eĉ ene de rezervejoj, ĉasado kaj habitatoperdo estas pliiĝantaj.[6][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Davies, S. J. J. F. (2003)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 BirdLife International (2012). Tinamus osgoodiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16 July 2012.
  4. Clements, J. (2007)
  5. 5,0 5,1 Brinkhuizen & Córdova (2008).
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 BirdLife International (2008)(a)
  7. 7,0 7,1 Schulenberg et al. (2007).
  8. 8,0 8,1 Vriesendorp at al. (2004)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Black Tinamou – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 6a Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (14 August 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Tinamus osgoodi". Project: The Taxonomicon. Konsultita 4a Februaro 2009.
  • Brinkhuizen; Córdova (12 December 2008). "First ever photograph of Black Tinamou in Ecuador". Konsultita 12a Majo 2010.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 61. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Schulenberg; Stotz, Lane, O'Neill & Parker III (2007). Birds of Peru. London: Christopher Helm. pp. 30–31. ISBN 978-0-7136-8673-9.
  • Vriesendorp; Chávez, Moskovits & Shopland (December 2004). "Perú: Megantoni". Rapid Biological Inventories. Konsultita 12a Majo 2010.