Nigra tondilbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra tondilbekulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rinkopedoj Rynchopidae
Genro: Rynchops Rynchops
Specio: Nigra tondilbekulo 'Rynchops niger'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra tondilbekulo, Rynchops niger, estas birdo simila al marbirdo ŝterno, unu el la tri tre similaj specioj de la familio de tondilbekuloj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas kaj en Norda Ameriko kaj en Suda Ameriko. Nordaj loĝantaroj migras vintre al pli varmaj akvoj de la Karibo kaj la tropikaj kaj subtropikaj marbordoj de la Pacifiko, sed la sudamerikaj rasoj moviĝas nur mallongdistancen laŭ la ĉiutagaj inundoj kiuj ampleksigas iliajn manĝoteritoriojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigra tondilbekulo estas 40–50 cm longa kun enverguro de 107–127 cm. La maskloj pezas ĉirkaŭ 325 g kaj ĝis 350 g, dum la ino estas sufiĉe pli malgranda kaj ĉirkaŭ 235 g peza. La interna parto de la beko estas ruĝa kaj ankaŭ estas ruĝa la baza parto, tio estas inter duono kaj triono de la supra makzelo kaj kvarono de la suba makzelo. La resto estas nigra. La suba makzelo pli longa kaj fleksebla. La okulo havas malhelbrunan irizon kaj katecan vertikalan pupilon, unika ĉe birdo. La kruroj estas ruĝaj.

Reproduktuloj havas nigrajn kronon, nukon kaj supran korpon. Tre kontraste la frunto, gorĝo kaj subaj partoj estas blankaj. La supraj flugiloj estas nigraj sed kun blanka malantaŭa larĝa bordo. La vosto kaj pugoj estas malhelgrizaj aŭ nigraj kun blankaj bordoj. La subflugiloj varias el blanko al grizo depende el la regiono.

Nereproduktuloj havas pli palajn kaj brunajn suprajn partojn, kaj blankan nukokolumon. Nematuruloj havas brunajn suprajn partojn kun blankaj plumopintoj. La frunto, subflugiloj kaj subaj partoj estas blankaj kiel ĉe plenkreskuloj.

La Nigra tondilbekulo havas tri subspeciojn:

  • La migranta R. n. niger kiu reproduktiĝas en la marbordo de Atlantiko de Usono kaj el suda Kalifornio al Ekvadoro en la Pacifiko.
  • R. n. cinerescens estas pli granda, havas malhelajn subflugilojn kaj nur mallarĝan blankan bordon en sia nigra vosto. Reproduktiĝas en norda kaj nordorienta Suda Ameriko kaj la baseno de la rivero Amazono.
  • R. n. intercedens ĉeestas la reston de la marbordo de Atlantiko de Suda Ameriko suden ĝis centra Argentino.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Nigra tondilbekulo reproduktiĝas en izolitaj grupoj en sablaj bordoj kaj strandoj de Ameriko. Antaŭ pariĝado okazas grupa persekuta flugado de maskloj al inoj; poste la masklo montras sin ceremonie. Nesto estas nur truo en la sablo, sed kiun la paro konstruas ceremonie dum preskaŭ unu semajno. La ino demetas el tri ĝis sep -sed plej ofte 4 aŭ 5-malhelsablokolorajn aŭ bluecajn ovojn. La idoj elnestiĝas tuj post eloviĝo kaj kaŝas sin nevideble en sablotruoj kie ili estas kovritaj de la gepatroj kontraŭ varmego. Ili eĉ povas fosi siajn proprajn truetojn. Gepatroj manĝigas la idojn preskaŭ nur dumtage kaj neniam dumnokte kiam ĉiuj plenkreskuloj forlasas la kolonion por manĝi ekstere. Kvankam la makzeloj estas samlongaj je eloviĝo, ili rapide malegaliĝas dum kreskado.

La voĉo estas bojanta kak-kak-kak. Ili estas pli bruemaj kiam iĝas mallumo.

La Nigra tondilbekulo havas leĝeran gracian flugadon per regulaj frapadoj de siaj longaj flugiloj. Ili ofte manĝas en grandaj aroj, flugante malalte super la akvosurfaco kun la suba makzelo skrapanta la akvon kaj la supra malferma serĉe de etaj fiŝoj aŭ krustuloj, prenataj per tuŝado dumtage sed ĉefe dumnokte. Ili ripozas longdaŭre socie en sablejoj ĉe riveroj, estuaroj, akvobordoj aŭ lagetoj.

Ili vivas ĝis 20 jarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]