Nigrabeka amazono
![]() | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() En Kantono Cockpit, Jamajko
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Amazona agilis | ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||
Psittacus agilis Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Nigrabeka amazono (Amazona agilis), konata ankaŭ kiel Tukumana papago, estas endanĝerita specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi troviĝas kiel endemio en Jamajko.
Iam nomata la nigrabeka papago, ĉi tiu amazona papago estas plejparte verda kun malgrandaj ruĝaj makuloj sur la flugiloj kaj foje makulhava sur la kapo. Ĝia beko faciligas distingi ĝin de la plej multaj aliaj amazonoj, inkluzive de la flavbeka amazono, kiu ankaŭ vivas en Jamajko. Ĝi estas la plej malgranda amazona papago je 25 cm.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]En 1751 la angla natursciencisto George Edwards inkludis ilustraĵon kaj priskribon de la nigrabeka amazono en la kvara volumo de sia verko A Natural History of Uncommon Birds (Natura Historio de Nekutimaj Birdoj). Li uzis la anglan nomon "The little green parrot" (La verda papageto). Edwards bazis sian mankoloran akvaforton sur viva birdo, kiun li aĉetis de komercisto en Londono. Li ne estis certa pri la origino, sed supozis, ke ĝi venis el Karibio.[2] Kiam en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian verkon Systema Naturae por la deka eldono, li lokigis la nigrabekan amazonon kun la aliaj papagoj en la genron Psittacus. Linnaeus inkluzivis mallongan priskribon, kreis la dunoman nomon Psittacus agilis kaj citis la verkon de Edwards.[3] La nigrabeka amazono nun estas unu el 33 papagoj lokigitaj en la genron Amazona, kiun enkondukis la franca naturalisto René Lesson en 1830.[4][5] La genronomo estas latinigita versio de la nomo Amazone donita al ili en la 18-a jarcento fare de la Grafo de Buffon, kiu kredis, ke ili estas indiĝenaj el amazoniaj ĝangaloj. La specia epiteto agilis estas latina, signifanta "facilmova" aŭ "aktiva".[6] La specio estas monotipa: neniu subspecio estas agnoskita.[5]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu papago estas pli malgranda ol la flavbeka amazono kaj estas inter 27 kaj 29 centimetrojn longa. Ĉe maskloj, la beko estas tre malhelgriza, preskaŭ nigra, iĝante pli pala direkte ĉe la bazo. La vaksaĵo estas tre malhelgriza, same kiel la haŭto ĉirkaŭ la okuloj, kaj la irisoj estas malhelbrunaj. La plumaro de ĉi tiu birdo estas ĉefe verda, pli pala kaj pli flaveca sur la malsupraj partoj. La plumoj de la kolo estas borde al malhelnigra. La orelkovriloj estas nigrecaj kaj la primaraj kovriloj estas ruĝaj. La unuarangaj estas violbluaj kaj nigraj, la duarangaj estas bluaj ĉe la pintoj, iĝante verdaj direkte al la bazo. La vosto estas plejparte verda kaj la flankaj plumoj estas markitaj per ruĝo, dum la eksteraj plumoj estas borde al bluo. La piedoj estas grizverdaj.[7] Inoj similas al maskloj sed kun kelkaj primaraj kovriloj verdaj anstataŭ ruĝaj.[8]
La krio de la nigrabeka amazono estas klariona dumfluge, tamen, dum ripozado ĝi grumblas kaj tondras. Ofte ĝiaj krioj tendencas esti akraj kaj kriegaj.[8]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nigrabeka amazono estas endemia de Jamajko. Ili vivas en monta pluvarbaro, kutime kalkoŝtona, manĝante fruktojn, semojn kaj nuksojn, kaj manĝas akaŭ kultivitajn fruktojn kiel mangojn, papajojn kaj kukumojn same kiel naturajn fruktojn.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Black-billed Amazon (Amazona agilis) – BirdLife species factsheet. Birdlife.org. Alirita 25a de Februaro 2011 .
- ↑ Edwards, George. (1751) A Natural History of Uncommon Birds Part 4. Printed for the author at the College of Physicians.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
- ↑ Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). F.G. Levrault.
- ↑ 5,0 5,1 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (Julio 2021). Alirita 24a de Oktobro 2021 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 36 kaj 44. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Bernal, Frank. (1989) 'Birds of Jamaica'. Jamaica: Heinemann Publishers (Caribbean) Ltd..
- ↑ 8,0 8,1 Black-billed Amazon. World Parrot Trust. Alirita 15 May 2013 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
- Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.