Nigrabeka arbarkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka arbarkolombo
'
'
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turturo Turtur
Turtur abyssinicus
Sharpe , 1902
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabeka arbarkolombo (Turtur abyssinicus) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Turtur, iom simila al genro Streptopelia.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre disvastigata loĝanta specio kaj reproduktanta en Afriko kaj pli precize en zono ĝuste sude de la dezerto Saharo. Tiu afrotropisa specio estas abunda proksime de la dezerto, arbustejoj kaj savano.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigrabeka arbarkolombo estas eta diketa kolombo, kutime ĉirkaŭ 20 cm longa. La dorso, nuko, flugiloj kaj vostoj estas helgrizbrunaj kaj la flugiloj kiam fermitaj havas malhelajn metalecajn makuletojn (ne tiom rimarkindaj kaj belaj ol tiuj de la Smeraldmakula arbarkolombo) kaj ankaŭ en du paralelaj strioj po tri plumoj. Estas nigrecaj partoj fine de la dorso. La frunto, korno kaj nuko estas blugrizaj, kun nuancoj al blanko en vizaĝo. La subaj partoj estas pli rozkolorecaj kaj eĉ pli blankaj en ventro. La okulo estas granda kaj nigra.

La beko de tiu turtokolombo estas nigreca kaj de tie devenas la nomo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino povas esti iome pli senkolora ol la masklo. Nematuruloj havas ne tiom kolorajn makulojn kaj plumobordojn kaj estas iom skvameca sube. Dumfluge, la Nigrobeka arbarkolombo estas vidata kiel markita specio pro ties brilaj avelkoloraj subflugiloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Nigrabeka arbarkolombo konstruas malfortan neston el bastonetoj en arbo, ofte akacio, kie la ino demetas du kremokolorajn ovojn.

La Nigrabeka arbarkolombo ne estas gregema, sed aroj povas formiĝi ĉe akvejoj. Tiu ĉi specio estas surterema kaj manĝas kutime surgrunde herberojn kaj aliajn etajn semojn.

La voĉo estas konstanta kuu-kuu-ku-kuu. La flugo estas rapida, per regula flugilfrapado kaj eventuala vipado, karaktera de kolomboj ĝenerale.

Referencoj[redakti | redakti fonton]